Saltu al enhavo

Lajos Ritók

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Ritók: Kristo
Lajos Ritók
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1968 (1968-05-16) (56-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato (–2008) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Lajos Ritók
Okupo
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Ritók [lajoŝ ritOk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ritók Lajos estas hungara pentristo, grafikisto.

Lajos Ritók: Eiffel-Turo

Lajos Ritók [1] naskiĝis la 16-an de majo 1968 en Oradea (Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Ritók apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li aĝis 15, kiam li komencis interesiĝi pri ĉinaj sportoj, kuracado, filozofio. Post 6 jaroj li jam estis trejnisto pri specialaj ĉinaj sportoj. En 1989 li finis belartan lernejon en sia naskiĝurbo, poste li translokiĝis al Debrecen. Li edziĝis, baldaŭ 3 gefiloj naskiĝis. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Universitato en 2008, post 2 jaroj li finis samloke la majstran kurson. Li kreas pentraĵojn kaj grafikaĵojn, sed lia ŝatata tekniko estas la karbodesegnaĵo. Li ricevis 4 diverslandajn premiojn inter 1987-2015.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Li ekspoziciis ekzemple en Parizo, Londono, Novjorko, Budapeŝto, Cluj, Göteborg, Stutgarto.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]