Lajos Som
Lajos Som | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1947 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de oktobro 2017 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Beáta Karda (en) |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
Lajos SOM [lajoŝ ŝom], laŭ hungarlingve kutima nomordo Som Lajos estis hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, komponisto, tekstopoeto).
Lajos Som [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1947 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de oktobro 2017 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Som komencis muzikadi en 1964, en la sekva jaro li fondis ŝlagrorkestron. En la sekvaj jardekoj lia vivo estis simpla: en kiuj ŝlagrorkestroj li vivis. Liaj plej menciindaj ŝlagrogrupoj estis Tűzkerék, Neoton Família, Taurus. En 1974 li fondis Piramis, kiu iĝis tiutempe la plej konata hungara ŝlagrorkestro. Finiĝis la glora kariero, ĉar Lajos Som ricevis malliberejon pro kontrabando de oroj el Sovetunio. Tamen tio estis bona preteksto al la ŝtato kondamni lin kaj la tiuspecan muzikon. Baldaŭ Som fondis novan orkestron, sed sukcesojn de Piramis li ne povis atingi. Anonciĝis alkoholismaj problemoj ĉe Som, tial longe li retiriĝis. Li eksedziĝis dufoje.
Elektitaj ŝlagrotrekstoj
[redakti | redakti fonton]- A becsület
- Ha volna két életem
- Őszintén akarok élni
- Szabadnak születtem
- Szállj fel magasra
Lia libro
[redakti | redakti fonton]- Piramis-vádirat (1989)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto kaj video Arkivigite je 2019-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto kaj video
- hungarlingva biografio kun foto