Lajos Szmrecsányi
Lajos Szmrecsányi | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara episkopo | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Szmrecsányi Lajos György Félix Márk | ||||
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1851 en Šarišské Dravce | ||||
Morto | 28-an de januaro 1943 (91-jaraĝa) en Eger | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungara reĝlando vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Miklós Szmrecsányi kaj Pál Szmrecsányi vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1905–) katolika sacerdoto (1873–) vd | ||||
| |||||
Ĉefepiskopo de Eger | |||||
Dum | 1912- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lajos Szmrecsányi [lajoŝ smreĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szmrecsányi Lajos estis hungara romkatolika pastro, kanoniko, abato, ĉefepiskopo, direktora membro de Hungara Scienca Akademio (1917). Lia nobela antaŭnomo estis szmrecsányi. Liaj fratoj estis Miklós Szmrecsányi kaj Pál Szmrecsányi.
Lajos Szmrecsányi [1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1851 en Hungara reĝlando en Daróc (nuntempa Šarišské Dravce en Slovakio). Li mortis la 28-an de januaro 1943 en Eger.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Szmrecsányi frekventis mezlernejojn en Debrecen kaj Eperjes, poste li lernis teologion en Eger inter 1867-1872. Li pastriĝis en 1873, poste li eklaboris laŭvice en preĝejoj de Kápolna kaj Miskolc. En 1891 li estis nomita eklezia sekretario, post 6 jaroj li ricevis la titolon kanoniko. En 1898 li iĝis abato, en 1912 ĉefepiskopo. Inter 1912-1918 (poste inter 1927-1943) li estis senatano. Dum la 1-a mondmilito li establis soldathospitalon. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. Li multe strebis por la edukado.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Emlékkönyv Zichy Nándor gr. szül. 100. évford-jára 1829-1929 (1929)
- Vita Academica (1932)