Saltu al enhavo

Lajos Végvári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Végvári
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1919 (1919-08-28)
en Zsira
Morto 29-an de majo 2004 (2004-05-29) (84-jaraĝa)
en Miskolc
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arthistoriisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lajos Végvári [lajoŝ vEgvAri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Végvári Lajos, estis hungara arthistoriisto, esteto, muzeologo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Végváry [vEgvAri].

Lajos Végvári[1] naskiĝis la  28-an de aŭgusto 1919 (nun 1919-08-28) en Zsira, li mortis la 29-an de majo 2004 en Miskolc.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lajos Végvári maturiĝis en Sümeg en 1937, poste li akiris filozofian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1943. Liaj plej gravaj instruistoj estis Antal Hekler, Tibor Gerevich kaj Károly Kerényi. Post la diplomo li estis soldato, respektive militkaptito. En 1947 li laboris en kultura praktikadis, inter 1948–1953 li estis muzeologo en bildogalerio, inter 1954–1981 li estis katedrestro en la Belarta Altlernejo, poste li estis muzeologo en muzeo de Miskolc, sed li instruis ankaŭ en pluraj universitastoj, krome li fondis bildgalerion en Miskolc. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1957 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis trifoje, la dua edzino naskis 2 gefilojn (1961, 1962), la tria filinon en 1974. Li ricevis premiojn inter 1951-2001.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Balassi Bálint. – Pázmány Péter – Zrínyi Miklós. – Kuruc költészet. – Kemény Zsigmond és a nép. (1943)
  • Sümeg műemlékei. (disertaĵo, 1948)
  • Szolnoki művészet. 1852–1952. (monografio, 1952)
  • Munkácsy Mihály. Kismonográfia és képalbum. 24 táblával. (monografieto, 1952, ankaŭ germane, france, angle, ruse kaj ĉine; plurfoje eldonitaj en pluraj lingvoj (1952-1955)
  • Munkácsy Mihály ifjúsága. (disertaĵo, parto de la monografio, 1955)
  • Edouard Manet. (monografieto, 1957; 2-a eldono: 1964; ruse: 1963)
  • Munkácsy élete és művei. (monografio, 1958)
  • Giotto di Bondone. (monografieto, 1961; ankaŭ ruse)
  • Luzsicza Lajos. (monografieto, 1977)
  • A szép fénykép. Gyakorlati fotóesztétika. (1983)
  • Az európai művészet története. (monografio, 1989)
  • Bevezetés a művészettörténetbe. (studenta lernolibro, 1993)
  • Szőnyi István, Bernáth Aurél. (monografieto, 2003)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]