Laktovegetarismo
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e9/Soy-whey-protein-diet.jpg/220px-Soy-whey-protein-diet.jpg)
Lakto-vegetarismo estas dieto kiu inkluzivas legomojn same kiel laktaĵojn kiel lakton, fromaĝon, jogurton, buteron, gion, kremon kaj kefiron.
En Barato, lakto-vegetarismo estas konsiderata kiel sinonimo por vegetarismo, dum manĝado de ovoj estas konsiderata formo de ne-vegetara dieto. La koncepto kaj praktiko de lakto-vegetarismo inter signifa nombro de homoj venas el antikva Hindio. En aliaj partoj de la mondo, vegetarismo ĝenerale aludas la ovolaktan vegetaranismon, permesante ovojn en la dieto.