Saltu al enhavo

Laliŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laliŝ
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 36° 46′ N, 43° 18′ O (mapo)36.77139743.303344Koordinatoj: 36° 46′ N, 43° 18′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Laliŝ (Irako)
Laliŝ (Irako)
DEC
Situo de Laliŝ

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lalish [+]
vdr
La konikaj tegmentoj tipaj de la jezidismo ĉe la tombo de Adi ibn Musafir en Laliŝ

Laliŝ, Lalesh, Laliş aŭ Lalişa Nûranî estas malgranda montara valo en la nordo de Irako, je 60 km nordokcidente de Mosulo. Ĝi estas sankta loko por la jezidoj ĉar en ĝi troviĝas la tombo de Adi ibn Musafir, sufia mistikulo kiu vivis en la 12-a jarcento. Temas pri unu el la plej elstaraj jezidaj mistikuloj.

Almenaŭ unufoje en la vivo, la jezidoj devas pilgrimi dum ses tagoj al Laliŝo por viziti la tombon kaj aliajn sanktajn lokojn. La lokaj jezidoj pilgrimas unu fojon jare okaze de la Festo de la Asembleo, inter aŭgusto kaj septembro.