Lancfolia plantago
Lancfolia plantago, Plantago lanceolata | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lancfolia plantago (Plantago lanceolata), floraro
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lancfolia plantago ‘‘Plantago lanciolata‘‘ = (L.) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Lancfolia plantago aŭ latine (Plantago lanceolata) estas plantspecio kiu apartenas al la familio de la Plantagacoj (Plantaginaceae).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La lancfolia plantago estas multjara, herba planto, kiu havas altokreskon de 5 ĝis 50 cm. La multe disbranĉita radikaro kreskas ĝis 60 cm profunden. La bazestarantaj folioj formas rozedon kaj havas tigojn. La integra foliplato estas pinta, mallarĝa kaj lancforma.
La planto floras de majo ĝis septembro. Sur la longa petiolo staras densa, cilindroforma spika floraro. La relative malgrandaj floroj estas duseksaj.
La kromosomnombro estas 2n = 12, malofte 72.[1]
Disvastigejo
[redakti | redakti fonton]La lancfolia plantago origine hejmiĝis en Eŭropo. Intertempe ĝi disvastiĝis tutmonde. Ĝi kreskas ofte en grasherbejoj en parkaj razenoj, en vojoj kaj kampoj.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La lancfolia plantago estas profundradika hemikriptofito. La vegetativa plimultigado okazas per la radikŝosoj. La gluebla semo estas disvastigata de bestoj kaj homo.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Plantago lanceolata L. havas la sinonimojn: Plantago azorica HOCHST., Plantago hungarica WALDST. & KIT., Plantago sphaerostachya HEGETSCHW., Plantago lanceolata var. sphaerostachya MERT. & W.D.J. KOCH.
Uzado
[redakti | redakti fonton]La folioj estas manĝeblaj, kiel salato.
Gravaj plantaj enhavosubstancoj kaj ties medicina efiko
[redakti | redakti fonton]La planto enhavas iridoid-gliceridojn, ekzemple aŭkubino, katalpolo, asperulosido, ŝlimŝtofoj, taninoj, silika acido, saponino. Ĝi estas milda al tusado.[2] La planta drogo de lancfolia plantago estas uzata kontraŭ kataroj de la spiraj vojoj kaj inflamoj de la buŝo kaj mikozoj. Krome ĝi helpas al malgravaj inflamoj de la haŭto, ekzemple pro insektopikoj, urtika bruliĝo, neŭrodermito kaj simile malgravaj lezoj de la haŭto.[3][4][5][6]
Por fari infuzaĵojn oni kolektas la tutan herbon (la latina nomo por la drogo nomiĝas: Folia Plantaginis lanceolatae.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, S. 872–873, ISBN 3-8001-3131-5
- ↑ Hans Flück, Rita Jaspersen-Schib: Unsere Heilpflanzen, 7.Auflage, Ott Verlag Thun 1986, ISBN 3-7225-6756-4, S. 149
- ↑ Roche Lexikon Medizin, 5. Auflage, Verlag Urban & Fischer, München, Jena 2003, ISBN 978-3-437-15156-9, S. 1470
- ↑ C. Jänicke, J. Grünwald, T. Brendler: Handbuch Phytotherapie, Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft mbH, Stuttgart 2003, ISBN 3-8047-1950-3, S. 504f
- ↑ R. Hänsel, O. Sticher: Pharmakognosie, Phytopharmazie, 8. Auflage, Springer Verlag, Berlin 2007, ISBN 3-540-34256-7, p. 829f kaj 604
- ↑ R. Düll, H. Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands, 6. Auflage, Verlag Quelle und Meyer, Wiebelsheim 2005, ISBN 3-494-01397-7, S. 367