Landlimo de Hispanio kaj Francio
La landlimo inter Hispanio kaj Francio estas la landlimo internacia tera kaj mara apartiganta la du landojn, de la Atlantika Oceano ĝis la Mediteraneo. Laŭlonge de 623 kilometroj laŭ la Pireneoj kaj interrompita de la princlando Andoro, ĝi estas la plej longa tera landlimo de kontinenta Francio.
Ĝi akiris sian akcepton kiel limo inter la du ŝtatoj nur en la 16-a jarcento, ekde la ascendo kaj konflikto inter la monarkioj de la du landoj, nome sub la regadoj de Francisko la 1-a de Francio kaj imperiestro Karlo la 5-a. Antaŭ tiu periodo, la Pireneoj estis transiritaj de Keltoj, Kartaganoj, Romianoj, Vandaloj, Sueboj, Visigotoj, Maŭroj, Frankoj kaj Angloj, ankoraŭ sen la ekzisto de milita aŭ politika limo inter ŝtatoj.
La unua akto mencianta limon inter la du regnoj estas la traktato de Pireneoj en 1659. Ĝi estis subskribita sur la insulo de la Fazanoj fare de la kardinalo Mazarin kaj de Don Luis de Haro, en la nomo de siaj respektivaj suverenoj. Pluraj teritorioj tiam estis interŝanĝitaj. Tamen, la limo-markado restis ankoraŭ nedifinita en multaj punktoj, kaj lokaj loĝantaraj disputoj kaj konfliktoj restis oftaj, tiom ke Napoleono la 3-a kaj Isabel la 2-a redaktis novan traktaton, kiu, per sinsekvaj aldonaĵoj en 1856, 1862 kaj 1866, determinis la nunan markadon de la tera limo inter Hispanio kaj Francio. Traktato en 1995 donis al la limo novan dimension, permesante al la translimaj kolektivoj trakti temojn kiel urbanismo, medio, uzado de infrastrukturaj rimedoj, aŭ urba administrado.
La diversaj militaj konfliktoj kiuj markas la historion de la limo lasis fortikaĵojn videblajn laŭ ĝia tuta longo. Dum la 20-a jarcento, ĝi havis signifan rolon en du gravaj konfliktoj : la Hispana Enlanda Milito kaŭzis transliman eliradon norden de ĉirkaŭ 450 000 hispanoj, kaj dum la Dua Mondmilito multaj judoj fuĝantaj la nacisocialismon, kune kun soldatoj dezirantaj aliĝi al la brita aŭ nordafrika rezistado, transiris ĝin.