Politika subdivido de la Germana Regno
Dum preskaŭ sia tuta ekzisto de 1871 ĝis 1945, la Germana Regno havis federacian strukturon, konsistantan el pluraj "landoj" aŭ membro-ŝtatoj, same kiel Germanio hodiaŭ konsistas el federaciaj landoj. Nur dum la tempo de nazia Germanio (1933-1945), la tuta ŝtato estis en praktiko transformita al unueca centrisma ŝtato, kvankam surpapere la federacia strukturo pluekzistis.
Landoj de la Germana Imperiestra Regno
[redakti | redakti fonton]De 1871 ĝis la Novembra Revolucio en 1918/1919.
Reĝlandoj
[redakti | redakti fonton]- Prusio, administre dividita en ĉirkaŭ 12 provincojn
- Virtembergo
- Bavario
- Saksio
Grandduklandoj
[redakti | redakti fonton]- Grandduklando Badeno
- Hesio (= Hesio-Darmstadt)
- Meklenburgo-Schwerin
- Meklenburgo-Strelitz
- Oldenburgio
- Saksio-Vajmaro-Eisenach
Duklandoj
[redakti | redakti fonton]Princlandoj
[redakti | redakti fonton]- Lipo
- Reuß älterer Linie
- Reuß jüngerer Linie
- Ŝaŭmburgo-Lipo
- Schwarzburg-Rudolstadt
- Schwarzburg-Sondershausen
- Waldeck
Urboŝtatoj
[redakti | redakti fonton]Aliaj teritorioj
[redakti | redakti fonton](ĝis 1918)
|
Landoj de la Vajmara Respubliko
[redakti | redakti fonton]Inter 1920 kaj 1929 la Germana Regno (Vajmara Respubliko) konsistis el 18 "landoj". Ĉiuj landoj estis (kiel la tuta federacio mem) respublikoj (Republik, Freistaat, Volksstaat ktp.), devenintaj el la antaŭaj, plejparte monarĥiaj, membro-ŝtatoj de la Germana Imperiestra Regno, escepte de nova lando Turingio (1920-1952), kiu estis nove formita el pluraj, pli malgrandaj "turingiaj ŝtatoj".
En 1929, Waldeck perdis sian memstarecon kaj iĝis parto de Prusio. Dum la tempo de Nazia Germanio la du landoj Meklenburgo-Schwerin kaj Meklenburgo-Strelitz estis unuigitaj al unu lando Meklenburgo; en 1937 Lubeko iĝis parto de Prusio.
Ĉi tiu listo havas statistikaĵojn el 1925:[1]
Lando | Germana nomo | Areo (km²) | Loĝantoj | Loĝantoj/km² | Ĉefurbo | Estas nun |
---|---|---|---|---|---|---|
Anhalto | Freistaat Anhalt | 2 313,58 | 351 045 | 143 | Dessau | Saksio-Anhalto |
Badeno | Republik Baden | 15 069,87 | 2 312 500 | 153 | Karlsruhe | Baden-Virtembergo |
Bavario | Freistaat Bayern | 75 996,47 | 7 379 600 | 97 | München | Bavario, Rejnlando-Palatinato |
Brunsvigo | Freistaat Braunschweig | 3 672,05 | 501 875 | 137 | Braunschweig | Malsupra Saksio |
Bremeno | Freie Hansestadt Bremen | 257,32 | 338 846 | 1 322 | Bremen | Bremeno |
Hamburgo | Freie und Hansestadt Hamburg | 415,26 | 1 132 523 | 2 775 | Hamburg | Hamburgo |
Hesio | Volksstaat Hessen | 7 691,93 | 1 347 279 | 167 | Darmstadt | Hesio |
Lipo | Freistaat Lippe | 1 215,16 | 163 648 | 135 | Detmold | Nordrejn-Vestfalio |
Lubeko | Freie und Hansestadt Lübeck | 297,71 | 127 971 | 430 | Lübeck | Ŝlesvigo-Holstinio |
Meklenburgo-Schwerin | Freistaat Mecklenburg-Schwerin | 13 126,92 | 674 045 | 51 | Schwerin | Meklenburgo-Antaŭpomerio |
Meklenburgo-Strelitz | Freistaat Mecklenburg-Strelitz | 2 929,50 | 110 269 | 38 | Neustrelitz | Meklenburgo-Antaŭpomerio |
Oldenburgio | Freistaat Oldenburg | 6 423,98 | 545 172 | 85 | Oldenburgo | Malsupra Saksio |
Prusio | Freistaat Preußen | 291 639,93 | 38 120 170 | 131 | Berlin | dissolvita[2] |
Saksio | Freistaat Sachsen | 14 986,31 | 4 992 320 | 333 | Dresden | Saksio |
Ŝaŭmburgo-Lipo | Freistaat Schaumburg-Lippe | 340,30 | 48 046 | 141 | Bückeburg | Malsupra Saksio |
Turingio | Land Thüringen | 11 176,78 | 1 607 329 | 137 | Weimar | Turingio |
Waldeck | Freistaat Waldeck | 1 055,43 | 55 816 | 53 | Arolsen | Hesio |
Virtembergo | Freier Volksstaat Württemberg | 19 507,63 | 2 580 235 | 132 | Stuttgart | Baden-Virtembergo |
Sarlando | Saargebiet[3] | 1 910,49 | 768 000 | 402 | Saarbrücken | Sarlando |
Germana Regno | Deutsches Reich | 468 116,13 | 62 410 619 | 134 | Berlin | Federacio Respubliko Germanio |
|
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Beckmanns Welt-Lexikon und Welt-Atlas. Verlagsanstalt Otto Beckmann, Leipzig–Wien 1931.
- ↑ La lando Prusio estis en 1945/47 dissolvita kaj ĝia teritorio dividita al pluraj nunaj federaciaj landoj; vidu: Provincoj de Prusio
- ↑ La Sar-regiono estis laŭ internacia juro parto de la Germana Regno, sed estis de 1920 ĝis 1935 administrata de la Ligo de Nacioj.