Saltu al enhavo

Languilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Languilla
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40556
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 83  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 27′ N, 3° 26′ U (mapo)41.45-3.425Koordinatoj: 41° 27′ N, 3° 26′ U (mapo) [+]
Alto 950 m [+]
Areo 26,66 km² (2 666 ha) [+]
Languilla (Provinco Segovio)
Languilla (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Languilla
Languilla (Hispanio)
Languilla (Hispanio)
DEC
Situo de Languilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Languilla [+]
vdr

Languilla [lanGIlja] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, apude al la provinco Sorio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza. La loknomo Languilla estas komprenebla etimologie kiel aludo al la proksima loĝloko Langa de Duero (Sorio), de kie plej verŝajne venis reloĝantoj aŭ almenaŭ havis rilaton dum la jarcentoj.

Languilla en la provinco Segovio.
Romanika pordego de la preĝejo de Sankta Mikaelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Languilla kaj Mazagatos kaj okupas totalan areon de 26,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 70 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 500 el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 99 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Maderuelo, Aldealengua de Santa María, Langa de Duero (Soria), Fuentecambrón (Soria), Alconada de Maderuelo, Riaguas de San Bartolomé, Ayllón kaj Corral de Ayllón.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Ayllón.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Mikaelo kun belega romanika pordego.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]