Saltu al enhavo

Larzac

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larzac
Natura regiono de Francio
upland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 59′ N, 3° 11′ O (mapo)43.989166673.18333333Koordinatoj: 43° 59′ N, 3° 11′ O (mapo) [+]
Larzac (Francio)
Larzac (Francio)
DEC
Situo de Larzac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Larzac [+]
vdr
Tipa pejzaĝo de Larzac (marto 2007)
Tipa pejzaĝo en Larzac
Printempaj primoloj kaj diversaj specoj de orkideoj ofte videblas en la regiono Larzac.

Larzac [elp. larzak], ankaŭ konata sub la franca nomo Causse du Larzac [elp. kos], estas franca kalkŝtona karsta altebenaĵo en la sudo de Massif Central (Centra masivo), Francio, situanta inter Millau (en la departemento Aveyron) kaj Lodève (en la departemento Hérault). Ĝi estas agrikultura areo, kie tradicie ŝafoj produktas lakton por la franca bluŝima fromaĝo Roquefort. Ekde la fruaj 2010-aj jaroj, la agrikultura produktado tamen plejparte diversiĝis[1].

En oktobro 1970, Michel DEBRÉ, tiama ministro pri Defendo, decidis pro strategiaj celoj vastigi armean bazon ekster la vilaĝo La Cavalerie en la departemento Aveyron, el 30 km² ĝis 170 km², sen konsulti la lokan loĝantaron. Lokaj terkultivistoj kontraŭargumentis kaj decidis kontraŭbatali la projekton per agadoj kiel la okupado de senhomaj bienoj aĉetitaj de la franca armeo, kiu preparas ĉi tiun vastigon. La franca sindikatisto kaj kamparana aktivulo José BOVÉ transloĝiĝis tien dum tiu periodo subtene al la protestoj. José Bové daŭre loĝas en Larzac. Preskaŭ 500 000 homoj voĉdonis por li okaze de la prezidenta baloto de 2007 en Francio. Li iĝis membro de la Eŭropa Parlamento en 2009.

Membroj de la apuda Komunumo de la Arko (fr.: Communauté de l'Arche), gviditaj de la pacisto Lanza DEL VASTO, estis ankaŭ tre aktivaj en kontraŭstaro al la tendaro[2].

Post dek jaroj de neperforta rezisto, la plano estis nuligita de prezidento François MITTERRAND en 1981.

Pro ties historio, Larzac estis elektita ejo de grandega renkontiĝo kontraŭ la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) kiu okazis en aŭgusto 2003[3].

Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Hubert MARTIN, loka esperantisto kaj motoro de la somera festivalo pri milda vojaĝado en Larzac[4].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

José Bové

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "« On a toujours montré qu’une autre agriculture est possible » : le Larzac, éternel laboratoire paysan", Le Monde (in French), 1 June 2021.
  2. Noto: Communauté de l'Arche estis kaj restas lernejo de interna vivo, de spirita vivo, bazita sur persona transdono, laŭ libro de Anne Fougère kaj Claude-Henri Rocquet: Lanza del Vasto: pèlerin, patriarche, poète (pilgrimo, patriarko, poeto), Desclée de Brouwer, 2003, p. 151.
  3. “The World Is Not For Sale” Gathering on the Larzac against the world trade organization (8-10 August 2003)
  4. (fr) Festival du Roc Castel - (plurlingve) Larzac Eŭropa vilaĝo