Saltu al enhavo

Las inquietudes de Shanti Andía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las inquietudes de Shanti Andía
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Pío Baroja
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1911
Ĝenro aventura fikcio
vdr

Las inquietudes de Shanti Andía (La zorgoj de Shanti Andía) estas romano de Pío Baroja, publikigita en 1911, klasita de Baroja mem en la serio "El mar" (La maro), kun El laberinto de las sirenas (1923), Los pilotos de altura (1929), kaj La estrella del capitán Chimista (1930). La romano estas komponita de sep libroj (ĉapitroj) kaj unu epilogo.

En 1947 ĝi estis kinigita fare de Arturo Ruiz Castillo.

La protagonisto de la romano, nome Shanti Andía, jam maljuna, rakontas siajn memorojn el la infanaĝo. Lokano de Lúzaro, vilaĝo de fiŝkaptistoj de Gipuzko, ĉiam estis altirita de la maro, same kiel lia patro, ŝipkapitano, kiu mortis en la Manika Markolo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Orfo de patro, Shanti Andía estis edukita de sia patrino en la familia kampardomo, sed li sentas la fascinon de la vivo de maristoj, speciale de sia onklo, Juan de Aguirre, ŝipkapitano, kiel sia patro, kion li deziras sekvi. Iam alvenas la novaĵo de la morto de Juan kaj la familio funebras. Shanti studas en naviglernejo, kaj praktikas kun siaj amikoj el la haveno, pere de boato kiujn ili «prunteprenas». Ion post iom ili kuraĝiĝas, kaj elirante al malferma maro ili preskaŭ mortas.

Poste la patrino de Shanti sendas lin al Kadizo kiel metilernanto de don Ciriaco, ŝipkapitano amiko de la familio, kiu navigas Kadiz-Filipinoj. Revene, li eniras en la pilotakademio de San-Fernando, kaj don Ciriaco enkondukas lin al ŝipposedanto kiu dungas lin, kun kies filino, Dolorcitas, li amikiĝas kaj finfine fianĉiĝas. Reveninte el navigado, li malkovras, ke Dolorcitas estas jam edzino, sed malkontenta, kaj ambaŭ pluigas sian rilaton, ĝis la edzo ekkonas tion kaj defias lin al duelo, en kiu Shanti estas vundita. Rekuperita, li navigas kiel kapitano de fregato tra la tuta mondo. Dume li ekknoas kelkajn maristojn kiuj rakontas el li, ke lia onklo, Juan de Aguirre plue vivas, sed ene de malhelaj negocoj. Reveninte hejmen, lia patrino komisias lin ricevi lupagon de fremdulo kiu loĝas en domo de la familio. Temas pri maljuna maristo retiriĝinta, kiu vivas sola kun sia filino, for de la vilaĝo. Dum la vizito, la maljunulo konfesas, ke li estas lia onklo Juan de Aguirre, kaj ke estas tre malsana. Iom poste, Juan mortas, kaj lian filinon, Mary, ekzorgas Shanti, kiu hejmigas ŝin ĉe amikoj.[1]

Shanti kaj Mary bone amikiĝas kaj finfine fianĉiĝas, sed li devas navigi, pro kio ili renkontiĝas nur de tempo al tempo. Shanti planas geedziĝon, kion li akcelas ekkonante, ke surloke matura riĉulo, Juan Machín, amindumas Mary, kvankam ŝi malakceptas. Shanti revenas kaj frontas Machín, kiu intencas mortigi lin, sed poste surprize savas lian vivon, kaj tuj foriras, lasante du leterojn por li, unu el si mem kaj alian kiel manuskripto de sia onklo Juan. Tiel Machín, deklars sin filo de Juan de Aguirre, kaj tial duonfrato de Mary, cirkonstanco kiun li ĵus konis el la majuna kuracisto de Lúzaro, samtempulo de sia patro.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kurioze en La Normandaj Rakontoj (france Les contes normands) de Guy de Maupassant estas novelo Onklo Julio, en kiu nevo rakontas pri diboĉema onklo kiu elĉerpis la familian heredaĵon kaj migris al Ameriko; li neniam revenis, sed hazarde la familio renkontis lin surŝipe. Estas kelkaj similaĵoj; se temas pri rekta inspiro oni memoru, ke Guy de Maupassant mortis en 1893, kaj Las inquietudes de Shanti Andía estas de 1911.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Pío Baroja, Las inquietudes de Santi Andía, 1957, Colección Crisol, nº. 309. Editorial Aguilar. Madrido.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]