Saltu al enhavo

Las ninfas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las ninfas
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Las ninfas (La nimfoj) estas romano de la hispana verkisto Francisco Umbral publikigita en 1975.

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[1]

La romano ricevis la premion Nadal en 1975.[2]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La verko estas iel membiografia kun agado okazanta en Valadolido, kaj rakontas la vivon de la protagonisto, kiu aspiras iĝi poeto ekde la komenco ĝis la fino de la adolesko. Aperas roluloj kiel la poeto Darío Álvarez Alonso, la fiŝvendista fianĉino María Antonieta kaj lia amiko Perfecto (Cristo-Teodorito).​

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Las ninfas en la hispana Vikipedio.