Lasse Virén
Lasse Virén | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lasse Artturi Virén |
Naskiĝo | 22-an de julio 1949 (75-jaraĝa) en Myrskylä |
Lingvoj | finna |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | politikisto policisto atleto entreprenisto |
Lasse VIRÉN (naskiĝis la 22-an de julio 1949 en Myrskylä, Finnlando; kromnomita la "Fluganta finno") estis finna longdistanca kuranto kaj estas nuntempe finnlanda politikisto (de la partio Nacia koalicio).
Li estis la unua sportisto, kiu gajnis oran medalon kaj tra 5000 kaj tra 10000 metroj en du sinsekvaj Olimpiaj ludoj en Munkeno 1972 kaj en Montrealo en 1976.
Virén jam junule komencis kuri. Havante 19 jarojn li forlasis lernejon por trejniĝi ĉe Rolf Haikkola, sekvanto de la novzelanda trejnisto Arthur Lydiard, kiu emfazis la elformadon de eltenivo per kurado de granda semajna distancosumo. Gajnante la oran medalon en la Olimpikoj de 1972 en Munkeno, li metis novan mondan rekordon tra 10.000 metroj (27 minutoj kaj 38,4 sekundoj) kaj tra 5.000 metroj (13 minutoj kaj 16,4 sekundoj).
En 1972, li estis elektita kiel la monda atleto de la jaro.
Post lia emeritiĝo, li daŭris en politika agado kaj estis elektita al la Finna Parlamento.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Legu ankaŭ pri aliaj longdistancaj kurantoj.