Laterotranĉita 24-ĉelo
Laterotranĉita 24-ĉelo | |
![]() Figuro de Schlegel | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Simbolo de Schläfli | t0,2{3,4,3} |
Verticoj | 288 |
Lateroj | 864 |
Edroj | 192 trianguloj 288 kvadratoj 96 seslateroj |
Ĉeloj | 24 malgrandaj rombokub-okedroj (3.4.4.4) ![]() 24 kubokedroj (3.4.3.4) |
Geometria simetria grupo | B4, [3,4,3] |
Propraĵoj | Konveksa |
En geometrio, la laterotranĉita 24-ĉelo estas konveksa uniforma plurĉelo.
Konstruado
[redakti | redakti fonton]Kiam la laterotranĉo estas aplikita al 24-ĉelo, ĉiu el la 24 okedroj iĝas malgrandan rombokub-okedron.
Aldone tamen, pro tio ke ĉiuj okedraj lateroj estis antaŭe komunigitaj de tri okedroj, la ĉiu fortranĉita latero formas tri novajn paralelajn laterojn, inter kiuj estas nova triangula prismo. Do aperas 96 triangulaj prismoj, ĉar la 24-ĉelo havas 96 laterojn.
Plu, pro tio ke ĉiu vertico estis antaŭe komunigita de 12 edroj, el ĉiu el la malnovaj verticoj aperas 12 novaj verticoj, kaj la malnova vertico mem malaperas. Entute aperas 24*12=288 novaj verticoj. Ĉiu grupo el 12 novaj verticoj formas kubokedron.
Strukturo
[redakti | redakti fonton]La 24 malgrandaj rombokub-okedroj estas kunigitaj unu la alia tra iliaj seslateraj edroj. La triangulaj edroj de la triangulaj prismoj estas kunigitaj al la triangulaj edroj de la kubokedroj.

