Latva Instituto
Aspekto
Latva Instituto | ||
---|---|---|
kultura institucio | ||
Komenco | 1998 vd | |
Geografia situo | 56° 57′ 17″ N, 24° 7′ 5″ O (mapo)56.9548333324.11808056Koordinatoj: 56° 57′ 17″ N, 24° 7′ 5″ O (mapo) | |
Lando(j) | Latvio vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | direct regulatory authority | |
La Instituto de Latvio (latve Latvijas Institūts) estas latva kultura institucio kies misio estas konigi Latvion eksterlande.
La instituto estis fondita en 1998 kaj ĝia sidejo situas en Rigo. La unua estro de la instituto estis Vaira Vīķe-Freiberga [1].
La instituto eldonas diversajn eldonaĵojn ("Faktoj pri Latvio") en diversaj fremdaj lingvoj. La instituto ankaŭ ofertas informojn pri regionaj, kulturaj, ekonomiaj, historiaj, sociaj kaj turismaj temoj.
En la datrevena jaro 2018, okaze de la 100-a datreveno de la sendependiĝo de Latvio, al la Latva Instituto estas komisiita la internacia programo de la 100-a jubilea festo.