Laura Hilgermann
Laura Hilgermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Laura Oberländer |
Naskiĝo | la 13-an de oktobro 1865 en Vieno (Habsburga Imperio) |
Morto | la 8-an de marto 1945 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Laura Hilgermann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hilgermann Laura estis aŭstra-hungara operkantisto, (mezosoprano, aldo, soprano), altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis Laura Oberländer, ŝia geedziĝa nomo estis Radó Szigfridné, ŝiaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Radó-Hilgermann Laura aŭ Radó Laura.
Laura Hilgermann [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1865 en Vieno, ŝi mortis la 8-an de marto 1945 en Budapeŝto (la datenoj estas malsamaj en pluraj fontoj).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Laura Hilgermann lernis kantadon, ankaŭ pianadon de Károly Thern, en 1885 ŝi debutis en germana teatro de Prago. Inter 1890 kaj 1900 ŝi apartenis al Reĝa Operejo de Budapeŝto, kie ŝi kantadis hungare. Ŝia sekva stacio estis la Viena Ŝtata Operejo, kie ŝi kantadis 2 jardekojn, poste ŝi retiriĝis. En 1914 ŝi ricevis la titolon "imperiestra kaj reĝa ĉambela kantisto". Inter 1920-1936 ŝi instruis en Reĝa Muzikakademio de Budapeŝto.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán — Gertrudis
- Károly Goldmark: Téli rege – Hermione
- Giuseppe Verdi:
- Il Trovatore – Azucena (1885, debuto)
- Aida – Amneris
- Un balo in Maschera — Ulrica
- Georges Bizet: Carmen — titolrolo
- Ambroise Thomas: Mignon - titolrolo (1900)
- Richard Wagner:
- Der Fliegende Holländer — Mary
- Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg — Venus
- Lohengrin — Ortrud
- Tristan und Isolde — Brangäne
- Die Walküre — Sieglinde; Fricka
- Götterdämmerung — Waltraute
- Gioachino Rossini: Guillaume Tell – Hedwig
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – grafino Almaviva; Cherubino
- Così fan tutte — Dorabella
- Richard Strauss:
- Elektra – Klytaimnestra
- Der Rosenkavalier – Annina
- Christoph Willibald von Gluck:
- Orphee et Eurydice — Orfeo
- Iphigénie en Aulide — Artemis; Klytaimnestra