Laurentius Abstemius
Lorenzo Astemio (1440-1508) | ||
---|---|---|
![]() "Ezopo la Friga, Vivo kaj Fabloj de kleraj viroj en la latina lingvo", verko eldonita en 1545.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1440 en Macerata Feltria, Ancona, Italio | |
Morto | 1508 en Macerata Feltria, Ancona, Italio | |
Lingvoj | latina vd | |
Profesio | ||
Okupo | bibliotekisto verkisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Laurentius Abstemius Maceratensis aŭ Lorenzo Bevilacqua estis itala erudiciulo, filologo, bibliotekisto de Federico da Montefeltro (1476),[1] humanisto kaj profesoro pri filologio. Li estis plej konata pro sia "Hecatomythium Secundum", kolekto da "originaj" fabloj de Ezopo inspiritaj de la klasika tradicio de la fabloj de Ezopo. Ĝi estas vere mirinda kolekto da fabloj, markitaj per akra socia satiro, inkluzive de satiro direktita kontraŭ la eklezio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Laurentius Abstemius aŭ Lorenzo Astemio), naskita Lorenzo Bevilaqua, estis itala verkisto kaj profesoro pri filologio, naskita ĉe Maĉerata en Ankono; lia klera nomo Abstemius, laŭlitere "abstina", ĉeestas je sia familia nomo de Bevilaqua ("akvotrinkulo").
Nov-latina verkisto de konsiderindaj talentoj en la epoko de la Humanisma reviviĝo de literoj, liaj unuaj publikigitaj verkoj aperis en la 1470-aj jaroj kaj estis distingitaj per malgranda stipendio. Dum tiu jardeko li translokiĝis al Urbino kaj iĝis duka bibliotekisto, kvankam li devis translokiĝi inter tie kaj aliaj partoj de Italio poste kiel instruisto.
La verko por kiu li estas ĉefe memorita nun estas "Hecatomythium" (1495), kolekto da cent fabloj skribitaj en la latina kaj plejparte de sia propra invento. Tamen, la inkludo kune kun tiu ĉi verko de la tridek tri Ezopaj fabloj tradukitaj el la greka fare de Lorenzo Valla donis la impreson ke lia propra verko estis de la sama tipo.
Pluraj el la fabloj de Abstemio, estas vere, rilatas al Ezopo diversmaniere, ĉu kiel liaj variaĵoj, kiel en la kazo de "De culice cibum et hospitium ab appetente" (94), pri kiu oni rakontas pri kulo kaj abelo sed rilatas kun "La Formiko kaj la Akrido"; aŭ en la kazo de "De leone et mure" (52) ĝi disponigas daŭrigon al "La Leono kaj la Rato", en kiu la rato petas la filinon de la leono kiel rekompenco por liberigi lin el la reto kaj estas hazarde tretita de la fianĉino.
Ankoraŭ aliaj fabeloj, laŭ la Ezopa maniero, disponigas kadron por proverboj: ekzemple "trankvilaj akvoj profunden kuras" ("De rustico amnem transituro") kaj "Ju pli malbona la rado, des pli ĝi knaras" ("De auriga et rota currus stridente"). Sed iom da kvarono de la rakontoj de Abstemius apartenas al la ĝenro de komikaj anekdotoj asociitaj al Poggio Bracciolini kaj konataj kiel "Facetiae" ("Amuzaĵoj").
Unu almenaŭ, "De vidua virum petente" ("La vidvino serĉanta edzon"), pruntas rekte de la kolekto de Poggio. Kelkaj el ĉi tiuj specoj de fablo precipe estis kondamnitaj kiel ridindaj kaj maldece kritikaj al la pastraro kaj la verko estis aldonita al la "Vatikana indekso de malpermesitaj libroj". Abstemius poste skribis pliajn 97 fablojn en malpli ekstrema vejno, "Hecatomythium Secundum", publikigita en Fano en 1505.
La fabloj de Abstemio estis ofte represitaj en sia propra rajto, same kiel aldonitaj al aliaj kolektoj de Ezopa materialo, dum la 16-a jarcento. Aparte ili povas esti trovitaj aneksitaj al la eldono de la Ezopo-fabloj, publikigita en ok volumoj en Frankfurto en 1580, kaj poste estis tradukitaj de Roger L'Estrange en lia "Fabloj de Ezopo kaj Aliaj Eminentaj MItologoj" (1692).
Tradukite en la francan kiel "Hécatomythium ou les fables de Laurent Abstemius traduit du latin" (Orleano, 1572), ili estis fonto por pluraj aliaj en la pli postaj libroj de la "Fabloj de La Fontaine", inkluzive de "La Vulturoj kaj la Kolomboj", "La morto kaj la mortanta viro" kaj "La Virinoj kaj la Sekreto".
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- De morte Astyanactis, Maffeo Vegio, Robertus de Fano kaj Bernardinus de Bergamo,1475
- De quibusdam locis obscuris..., 1493
- Fabulae ex graeco in latinum per Laurentium Abstemium virum clarissimum versae, Venetiis, 1495
- Laurentius Abstemius Reuerendo in Christo patri & d(e)n(u)o Paulo Episcopo Forosempronii S.P.D. ... aureum Syxti philosophi pythagorici libellum (etc.), 1502
- Epaminundae clarissimi Thebanorum ducis vita per Laurentium Abstemium Maceratensem, 1502
- Laurentius Abstemius lectoris. Iunior hic Asper doctique Palæmonis ars est vtraque Donati & nobilis editio Seruius huic hæret doctus: .., 1503
- Laurentius Abstemius lectoris. Iunior hic Asper doctique Palæmonis ars est vtraque Donati & nobilis editio Seruius huic hæret doctus: .., 1503
- De vita Catonis senioris..., Cornelius Nepos, 1504
- Granii Corococtae Porcelli testamentum. Laurentii Abstemii Maceratensis Hecatomythium secundum. Eiusdem libellus De verbis communibus, Fano, 1505
- Hecatomythium secundum, 1505
- Continentur in hoc volumine. Aesopi Phrygis fabulae., 1519
- Gruniii Corococtae Testamentum, 1524
- Fabvlarvm qvae hoc libro continentur interpretes, atq[ue authores sunt ...], 1528
- Aesopi Phrygis et aliorum fabulae..., 1539
- Ezopo la Friga Vivo kaj Fabloj de kleraj viroj en la latina lingvo, 1545
- Aesopi Phrygis Fabvlae quarum interpretes hi sunt..., 1545
- Aesopi Phrygis et aliorvm fabvlae, 1546
- Fables, of Æsop and Other Eminent Mythologists, 1699
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Cornelĭus Nepos (100 a. K. - 25 a. K.)
- Maurus Servius Honoratus (370-430)
- Karlo la 1-a Malatesta (1368-1429)
- Poĝo Braĉolino (1380-1459)
- Lorenzo Valla (1406-1457)
- Federico da Montefeltro (1422-1482)
- Francisco Uberti (1440-1518)[2]
- Girolamo Riario (1443-1488) nevo de la papo Siksto la 4-a
- Guidobaldo da Montefeltro (1472-1508)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ University of Oxford. Arkivita el la originalo je 2024-08-05. Alirita 2024-08-06 .
- ↑ Treccani