Lauri Isak Laiho
Aspekto
Lauri Isak Laiho | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1895 en Raŭmo |
Morto | 4-an de januaro 1932 (36-jaraĝa) en Helsinko |
Tombo | Rauma old cemetery (en) |
Lingvoj | Esperanto • finna • angla |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto eldonisto verkisto |
Lauri Isak LAIHO (lajho), finno, dir. de reklamfirmo. Nask. 19-a de julio 1895, mortis 4-a de januaro 1932. Loĝis kelkajn jarojn en Aŭstralio, kie laboris i. a. kiel red. de anglalingva gazeto. Verkis finne libron pri Nova Gvineo. Ĉiam gaja funkcianto en la Helsinka Societo „La Polusstelo“; faris mondonacon por la movado en F. Verkis kun aŭstraliano Delsudo: Aŭstralio: lando kaj popolo, kiu poste aperis ankaŭ finne en lia traduko.