Layamon
Layamon | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1200 | |
Morto | 1-an de januaro 1300 (100-jaraĝa) | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | meza angla • angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto pastro vd | |
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado kaj Mezepoka literaturo vd | |
Aktiva dum | 12-a jarcento–13-a jarcento vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Layamon estis angla poeto de la frua 13-a jarcento, kiu verkis Brut, vers-historio de Britio. En la poemo Layamon diris, ke li estis pastro, kiu loĝas en Areley Kings en Worcestershire (vilaĝo dek milojn norde de la urbo Worcester).
La ĉ. 16,000 versa poemo baziĝis sur la Roman de Brut (verkita de Wace en la anglo-normanda lingvo) kiu mem baziĝis sur la Historia regum Britanniae de Geoffrey de Monmouth. Ĝi estis la unua historia verko en la angla post la Anglosaksa Kroniko, kaj grava ekzemplo de la mezepoka angla poezio. La stilo estas aliteracia, kun kelkfoja uzo de rimo. Multaj spertuloj kredas ke Layamon pripense verkis en iom arkaika lingvo, ne en la tiutempa ordinara angla. La enhavo estas plejparte legenda, kaj inkluzivas legendojn pri Reĝo Arturo.