Lazura ralo
Lazura ralo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rallus caerulescens Gmelin, 1789 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Lazura ralo (laŭ la latina scienca nomo Rallus caerulescens, sed ankaŭ Afrika ralo, kvankam estas afrika ankaŭ la Madagaskara ralo (Rallus madagascariensis) estas akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi troviĝas en orienta kaj suda Afriko.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Lazura ralo estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj raloj en la genron Rallus kaj stampis la dunoman nomon Rallus caerulescens.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur la "blukola ralo" el la areo de la Kabo de Bona Espero kiu estis priskribita en 1785 de la angla ornitologo John Latham en sia libro A General Synopsis of Birds.[2] La natursciencisto Joseph Banks estis haviginta al Latham akvarelan desegnaĵon de la ralo fare de Georg Forster kiu estis akompananta James Cook en lia dua marnavigado tra la Pacifika Oceano. La bildon oni pentris en 1773 ĉe Kabo de Bona Espero. Ĝi estas nun la holotipo por la specio kaj estas konservita en la Muzeo pri Natura Historio de Londono.[3] La specifa epiteto caerulescens estas Latina vorto kiu signifas "blueca".[4] La specio estas monotipa: oni agnoskis neniun subspecion.[5]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Plenkreskuloj estas 27–28 cm longaj, kaj havas ĉefe brunajn suprajn partojn kaj blugrizajn subajn partojn, kun nigrablankaj strioj en la flankoj kaj subvosto. Ambaŭ seksoj havas similan plumaron sed la ino estas pli malgranda. Ĉi tiu estas la nura specio de la genro Rallus kun simpla senmarka dorso. La korpo estas ebeneca laŭflanke por permesi pli facilan trairadon tra la kanejoj. Ili havas longajn piedfingrojn, mallongan voston kaj longan sveltan ruĝecan bekon. La kruroj estas ruĝaj. Nematuraj birdoj estas similaj al la plenkreskuloj, sed la blugriza koloro estas anstataŭigita per sablokolora.[6]
Ili estas bruemaj birdoj, kun trileca fajfa triii-tii-tii-tii-tii.[6]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Iliaj reproduktejoj estas marĉoj kaj kanejoj tra orienta kaj suda Afriko el Etiopio ĝis Sudafriko. Multaj birdoj estas permanentaj loĝantoj, sed kelkaj entreprenas sezonajn movojn en reago al disponeblo de malsekejoj.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Latham, John. (1785) A General Synopsis of Birds 3, Part 1. London: Printed for Leigh and Sotheby.
- ↑ (1959) “Some eighteenth century bird paintings in the library of Sir Joseph Banks (1743-1820)”, Bulletin of the British Museum (Natural History), Historical Series 1 (6), p. 251–371 [302, No. 129]. doi:10.5962/p.92313.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. IOC World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (Aŭgusto 2022). Alirita 12a de Oktobro 2022 .
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Taylor, P.B.. (1996) “African rail”, Handbook of the Birds of the World 3: Hoatzin to Auks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions. ISBN 978-84-87334-20-7.
|