Leó Liebermann
Leó Liebermann | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de novembro 1852 en Debrecen |
Morto | 15-an de julio 1926 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 39-es parcella 1. sor, 36. számú sírhely ![]() |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando ![]() |
Alma mater | Universitato de Vieno - medicino (–1874) ![]() |
Familio | |
Infano | Leó Liebermann (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | kemiisto kuracisto ![]() |
Leó Liebermann, laŭ hungarlingve kutima nomordo Liebermann Leó estis hungara kemiisto, profesoro. Lia nobela antaŭnomo ekde 1905 estis szentlőrinci.
Leó Liebermann [1] naskiĝis la 28-an de novembro 1852 en Debrecen. Li mortis la 15-an de julio 1926 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Leó Liebermann devenis el juda familio. Li akiris kuracistan diplomon en universitato de Vieno en 1874, poste li plulernis kaj instruis en universitato de Innsbruck. En la sekva jaro li akiris plian diplomon, poste li instruis jam kiel privata profesoro. En 1878 li instruis en Universitato de Budapeŝto, inter 1879 kaj 1902 en Veterinara Instituto de Budapeŝto (poste altlernejo) li instruis kemion. Ekde 1881 li ankaŭ gvidis instituton pri ekzamenado de vinoj. En 1895 li estis nomumita reĝa konsilisto, en 1910 koortega konsilisto. Inter 1902 kaj 1926 li estis publika ordinara profesoro en Universitato de Budapeŝto, dume li estis dekano 2 jarojn. Li estis pioniro de la hungara ekzamenado pri vinoj, sed li okupiĝis ankaŭ pri aliaj nutraĵoj.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Der Begriff des Lebens (1876)
- Az életvegytan jelen álláspontja (1882)
- Die chemische Praxis auf dem Gebiete der Gesundheitspflege und gerichtlichen Medizin (1899)
- Chemia (1900) - studenta lernolibro kune kun István Bugarszky
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- reliefa memortabulo en Várpalota
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [2] Arkivigite je 2015-07-13 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografieto kun foto Arkivigite je 2015-07-13 per la retarkivo Wayback Machine
- (la koncerna teksto estas legebla en la 93-a paĝo)
- (la koncerna teksto estas legebla en la 128-a paĝo)