Saltu al enhavo

Leĝo de Hubble

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leĝo de Hublo)

La leĝo de Hubble-Lemaître[1] (antaŭ nomita leĝo de Hubble) en astronomio, asertas ke, la galaksioj malproksimiĝas unu de la aliaj kun rapideco proksimume proporcia al ilia distanco: Ju pli galaksio estas malproksima, des pli ĝi ŝajnas forfuĝi rapide.

Tiu-ĉi leĝo validas nur por la observebla universo. Eblas eksterpoli la leĝon, sed nur hipotezante, ke la universo estas ĉie homogena kaj izotropa.

Al tiu ĝenerala movo de malproksimiĝo, aldoniĝas propra movo de galaksioj ene de galaksiamasoj. Ekzemple, Lakta Vojo kaj Andromeda galaksio nun proksimiĝas, ĉar ambaŭ anas en Loka Grupo, kaj elipse orbitas ĉirkaŭ ĝia centro de maso. Nur trans ia distanco, la ĝenerala ekspansio de Universo superas la lokajn movojn.

Elkovis ĝin la usona astronomo Edwin Hubble en 1929, observinte la ruĝenŝoviĝon en galaksioj, kies distancojn li mezuris per la brilo de cefeidoj.

Fakte, lia observo pravigis la hipotezon de la belga astronomo Georges Lemaître, la unua, kiu teoriis pri universo naskita de praeksplodo.

La formulo de tiu leĝo estas simplega:

.

kie estas la rapideco de "fuĝo" de la galaksioj rilat al observanto, kaj la distanco.

La konstanto dirita konstanto de Hubble valoras, laŭ la lastaj observoj: = 70,8 ± 4,0 (km/s) / megaparseko.

Tie estas, ke kosma objekto situanta je 1 megaparseko (aŭ : 3 261 564 lumjaroj) fuĝas el ni kun rapideco de 70,8 kilometroj en sekundo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]