Le Centre Sheraton Hotel
Le Centre Sheraton Hotel | |||
---|---|---|---|
nubskrapulo hotelo konstruaĵo | |||
Estiĝo | 1982 | ||
Uzado | |||
Uzado | hotelo | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Alteco | 118 m | ||
Etaĝoj | 38 | ||
Adreso | |||
Adreso | 1201 bulvardo René Lévesque okcidenta | ||
Urbo | Montrealo | ||
Lando | Kanado | ||
Situo | Montrealo | ||
Adreso | 1201 René-Lévesque Blvd W, Montreal, QC H3B 2L7 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 45° 29′ 52″ N, 73° 34′ 17″ U (mapo)45.4977632022-73.5714644194Koordinatoj: 45° 29′ 52″ N, 73° 34′ 17″ U (mapo) [+] | ||
| |||
Retejo | https://www.marriott.com/en-us/hotels/yulsi-le-centre-sheraton-montreal-hotel/overview/ | ||
Le Centre Sheraton Hotel, mallonge Le Centre, estas nubskrapula hotelo kaj kongresejo en Montrealo, Kebekio, Kanado. Ĝi situas ĉe la adreso 1201 bulvardo René Lévesque okcidenta (ouest west) en la urbocentro de Montrealo, inter la stratoj Stanley kaj Drummond.
La konstruaĵo havas 825 ĉambrojn kaj altas 118 metrojn kun 38 etaĝoj. Ĝi estis kompletigita en 1982.
Historio
[redakti | redakti fonton]La hotelo, ekkonstruita en 1984, estis planita malfermiĝi ĝustatempe por la Somera Olimpiko 1976 kiel la tutmonde plej granda konstruaĵo de la hotela ĉeno Holiday Inn. Tamen, la projekto suferis de kostotropasoj je 81 milionoj usonaj dolaroj. La konstruo fine daŭris ok jarojn kaj malsama hotelĉeno malfermis la konstruaĵon. La urbestro de Montrealo oficiale malfermis la konstruaĵon en majo 1982.[1]
La hotelo gastigis kunvenon de financaj ministroj kaj estroj de centraj bankoj de la grupo de la 20 industriaj kaj sojlaj landoj la 24-an kaj 25-an de oktobro 2000, kaj ankaŭ estis la loko de la kunveno Vikimanio 2017. La 6-an de aŭgusto 2022 tie komenciĝis la 107-a Universala Kongreso de Esperanto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la nuna hotela ĉeno Marriott kun multaj fotaj impresoj (angle)