Saltu al enhavo

Lea Desandre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lea Desandre
Lea Desandre koncertanta en Thiré, Francio, aŭgusto 2020 (fone: la liutisto Thomas Dunford)
Lea Desandre koncertanta en Thiré, Francio, aŭgusto 2020 (fone: la liutisto Thomas Dunford)
Bazaj informoj
Naskiĝo 1993
Ĝenroj Baroka muziko
Tipo de voĉo mezosoprano
Aktivaj jaroj 2013-nuntempo
Retejo www.leadesandre.com
Persona informo
Lingvoj francaitala
Ŝtataneco Francio
Italio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Conservatoire à rayonnement régional de Boulogne-Billancourt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo operkantisto
kantisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.leadesandre.com
vdr

Lea DESANDRE, (itale prononcenda "Lea Dezandre"[1]) naskiĝis en 1993[2], estas franc-itala mezosoprana kantistino.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lea Desandre, junaĝe, ŝategis dancadon, sed kiam 12-jaraĝa, ŝia profesoro pri muziko proponis al ŝi aniĝi al la infana ĥoro de la Opero de Parizo. Ŝia modelo estis tiame Nathaly Dessay, kies ŝi estis "fanego"[3]. Ĉi-aĝe, sidlokoj en operoj estis malmultekostaj, tial ŝi povis sekvadi al Nathaly Dessay: "Dank'al miaj abonoj, mi aliris ĉiujn parizajn koncertejojn kaj nutris min per muziko"[1]. Ŝi frekventis la operajn loĝiojn por renkonti la kantistinojn kiuj logegis ŝin, iuj el ili adoptis kaj konsilis ŝin, logitaj de ŝia adoleska sincereco[3].
Ŝi poste studis en la regiona konservatorio de Boulogne-Billancourt kaj en Venecio, ĉe la kontraldo Sara Mingardo. "Ŝi gastigis min kaj diris al mi: ni legos notojn, kaj ni finfine trovos tiun, kiu vi estas"[3].

En 2013, ŝi venkis la 1-an premion "Juna espero" de la Granda Teatrejo de Bordozo[3].

Post aniĝinti la lirikan atelieron de la Opero Fuoco, ŝi ekkarieris kiel sola kantistino en la Teatro de la Elizeaj Kampoj en 2014[4].

Ŝi pludaŭrigis sian perfektiĝon ĉe Sara Mingardo, Valérie Guillorit kaj Véronique Gens kaj estis rimarkata de la orkestrestro William Christie, kaj aniĝis al lia akademio por junaj kantistoj "Le jardin des voix" (eo: "La ĝardeno de la voĉoj")[5].

Ŝi poste aniĝis al la ensemblo Les Arts Florissants kun kiu ŝi koncertis en Ŝanhajo okaze de la unua Ŝanhaja baroka festivalo[4].

Premiita de la 7-a eldono de "Le jardin des voix"[1][4], ŝi ekde 2015 edukiĝis ĉe William Christie kaj Paul Agnew pri la itala baroka repertuaro kaj turneis mondskale kun la skipo de Christie[3].

En 2016, ŝi ekkarieris operarte en spektaklo de Médée de Luigi Cherubini[4] kaj estis premiita kadre de la premio HSBC 2016 en la Festivalo Internacia pri lirika arto de Aix-en Provence[3][5][6].

La 1-a de februaro 2017, ŝi estis kronita "Lirikartista malkovro" ĉe la Victoires de la musique classique[1][4][6][5].

Ŝi poste venkis la premion "Juna talento" de la publikaj francparolantaj amaskomunikiloj[5][6], premio atribuita ĉiujare de la kvar radiostacioj (France Musique, Musiq'3, ICI Musique kaj Espace 2) kiuj konstituas la grupon Klasika Muziko de la publikaj francparolantaj amaskomunikiloj.

En 2018, ŝi aniĝis al la baroka ensembleo "Jupiter" kreita de la liutisto Thomas Dunford.

Kvankam baroka mezosoprano, ŝi ne volas fakuliĝi pri la kantado de la 17-a jarcento: "Mi deziras plivastigi mian repertuaron, kaj miaj estontaj devontigoj transiros kronologie al la klasika epoko"[3].

En 2020, ŝi estis dungata kadre de la Festivalo de Salcburgo por kanti la rolon de Despina en la opero Così fan tutte de Mozart.

En 2022, Lea Desandre kantas la rolon de Cherubino en La geedziĝo de Figaro de Mozart en la produktado de la Pariza Opero kie ŝi faris sian debuton, rimarkitan fare de kritikistoj.

Diskografio

[redakti | redakti fonton]
  • 2017 : Berenice, che fai ? de Lea Desandre, Natalie Perez kaj Chantal Santon-Jeffery, kun la esemblo Opera Fuoco estrita de David Stern
  • 2018 : Handel : Italian Cantatas, Sabine Devieilhe kaj Lea Desandre, kun Le Concert d'Astrée estrita de Emmanuelle Haïm (Erato Warner Classics)
  • 2018 : Cities II de la gitaristo Thibault Cauvin (Sony Classical)
  • 2019 : Vivaldi (konĉertoj kaj arioj el oratorioj) kun la esemblo Jupiter kaj la liutisto Thomas Dunford (Alpha)
  • 2019 : L'incoronazione di Poppea
  • 2019 : Orphée et Eurydice
  • 2020 : Vespro della Beata Vergine
  • 2020 : Stravaganza d'Amore!
  • 2020 : Orphée aux Enfers
  • 2021 : Così fan tutte
  • 2021 : Amazone, kun Thomas Dunford kaj la esemblo Jupiter
  • 2021 : Hippolyte et Aricie

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (franca) Juna talento: Lea Desandre Arkivigite je 2020-10-30 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe Opera magazine
  2. (franclingve) https://www.jeunes-talents.org/musiciens/1431/Lea-Desandre/ Arkivigite je 2021-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 (franclingve) Benita Lea Desandre Arkivigite je 2021-01-24 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Libération, 22-a de junio 2017
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 (franclingve) Lea Desandre: biografio ĉe Ôlyrix
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 (en) Biografio (oficiala retejo)
  6. 6,0 6,1 6,2 Lea Desandre, mezosoprano, ĉe L'agence

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]