Leksikografia ordo (matematiko)
Aspekto
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Leksikografia ordo. |
En matematiko, leksikografia ordo estas maniero difini tutecan ordon en aro da vortoj super alfabeta aro. Tiu maniero similas la ordon de artikolaj kapvortoj en leksikografiaj vortaroj (tial la epiteto «leksikografia»; kp la apartan artikolon pri tiu proprasenca «leksikografia ordo»).
Difino
[redakti | redakti fonton]Estu orda aro A (kiun oni povas nomi alfabeto), kaj estu du sinsekvoj da ties elementoj, x = x1x2...xk; y = y1y2...yl (xi, yi∈A)
Tiam por kompari x kaj y:
- estu m = min(k, l);
- se por ĉiuj i≤m veras xi=yi, tiam
- se k = l, tiam x = y;
- alie, tiu vorto estas pli granda, kiu estas pli longa (se k>l, tiam x>y; se l>k, tiam y>x);
- alie, se ekzistas elementoj diferencaj, serĉu la plej malgrandan i tian, ke xi≠yi;
- el la du ĉenoj tiu estas pli granda, kies i-a elemento estas pli granda (t.e. se xi>yi, tiam x>y; se yi>xi, tiam y>x).
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]1. Super la esperanta alfabeto kun ties tradicia ordo,
mi<ni; nenia<neniam; neniajn<neniu
2. Super la ciferoj kun ilia kutima ordo,
1<2; 009<010; 199<9
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sergio Pokrovskij: Komputada leksikono