El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lembruch- prononco [LEMbruĥ], platgermane Lembrouk - estas komunumo en la nordokcidento de Germanio, borde de la lago Dümmer. Ĝi troviĝas en la distrikto Diepholz centre de la federacia lando Malsupra Saksio, sude de la urbo Bremeno. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1178 loĝantojn. La kompare malgranda komunumo estas parto de la komunumaro Altes Amt Lemförde, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj.
plaĝe de la lago Dümmer
unu el multaj ekzemploj de lokaj fragmitokovritaj domoj
velboatoj ŝoviĝas en la lagon
Lembruch per individua motora trafiko konektiĝas al la federacia vojo
.