Lemwerder estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wesermarsch de la federacia landoMalsupra Saksio. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.
Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7147 loĝantojn. La komunuma teritorio senpere limas al la pli granda urbo Bremeno kaj konsidereblas okcidenta antaŭurbo de la urbego.
En la komunuma teritorio, borde de la rivero Weser troveblas pluraj grandaj ŝipfarejoj, kiuj estas signifa parto de la komunuma ekonomio.