Leningrada stacidomo (Moskvo)
Leningrada stacidomo | |||
---|---|---|---|
Originala nomo | Ленинградский вокзал | ||
stacidomo • rekonilo | |||
Situo | |||
Lando | Rusio | ||
Geografia situo | 55° 46′ 35″ N, 37° 39′ 19″ O (mapo)55.77626112111137.655327787778Koordinatoj: 55° 46′ 35″ N, 37° 39′ 19″ O (mapo) | ||
| |||
Ecoj | |||
Vendo de vojaĝbiletoj | jes | ||
Trakoj | 10 | ||
Kajoj | 6 | ||
Historio | |||
Administrado kaj utiligado | |||
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj | ||
Kodo Ekspress-3 | 2006007 | ||
Ligita transporto | Metroo:
Komsomolskaja | ||
En TTT | Leningrada stacidomo ĉe "ESR" Leningrada stacidomo ĉe "Ekspress" | ||
Leningrada stacidomo (Leningradskij vokzal, ruse Ленинградский вокзал) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja" de Oktjabrjskaja fervojo.
Ĝi situas ĉe la Komsomolskaja placo (adreso:Komsomolskaja placo, domo 3).
Leningrada stacidomo estas la sola, apartenanta al Oktobra fervojo, kiu kunligas Moskvon kun Nord-Okcidenta Rusio (kaj ĉefe kun la urbo Sankt-Peterburgo), Finnlando, Estonio.
Ĝi estas la plej malnova stacidomo en Moskvo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1851 ekfunkciis Nikolajevskaja fervojo, kunliginta Moskvon kaj Peterburgon, tiaman ĉefurbon de Rusio. Ĝi estis nomita de la tiama rusia imperiestro Nikolao, konata pro sia maldemokratieco kaj aktiva luktado kontraŭ revoluciaj movadoj en Eŭropo kaj Rusio. La fervojo de Nikolao estis la plej grava kaj longa en tiama Rusio. La du ĉefaj stacidomoj de la nova linio estis Leningraga stacidomo en Moskvo kaj Moskva stacidomo en Sankt-Peterburgo. Preskaŭ la tuta linio estas rekta.
Ankaŭ la stacidomo estis nomata Nikolajevskij, (ruse Никола́евский) de la imperiestro. Ĝi estis konstruata en 1844 - 1849 laŭ projektoj de arkitektoj Konstantin Thon kaj Rudolf Ĵelazeviĉ kaj malfermita en 1849.
Dum 1923 - 1937 ĝi estis nomata Oktjabrjskij ("Oktobra", ruse Октя́брьский) de la Oktobra revolucio de 1917. En 1937 ĝi akiris sian nunan nomon "Leningrada" de la urbo Sankt-Peterburgo, kiu en 1924 - 1991 estis nomata Leningrado.
En 1975 en la ĉefa halo de Leningrada stacidomo estis starigita busto de Vladimir Lenin. En 2013 dum vasta rekonstruo de la stacidomo oni forportis ĝin al la muzeo de Oktobra fervojo.
Arkitekturo kaj teknikaj detaloj
[redakti | redakti fonton]Centre de la konstruaĵo estas turo kun horloĝo.
La stacidomo havas 6 kajojn kaj 10 pasaĝerajn trakojn.
Trajnoj
[redakti | redakti fonton]De la stacio ekzistas regula trafiko (long-distancaj inineroj) ĝis la jenaj lokoj:
Lando | Loko | Trajnoj |
---|---|---|
Rusio | Sankt-Peterburgo | 1-2 "Krasnaja Strela", 3-4 "Ekspres", 19-20 "Megapolis", 25-26 "Smena-Avgustin Betankur", 27-28 "Severnaja Palmira", 29-30, 37-38 "Afanasij Nikitin", 51-52, 53-54 "Grand Ekspres", 55-56, 61-62, 63-64 "Dve Stolici", 101-102, 117-118, 119-120, 151-152 "Sapsan", 153-154 "Sapsan", 157-158 "Sapsan", 159-160 "Sapsan", 161-162 "Sapsan", 163-164 "Sapsan", 165-166 "Sapsan", 167-168 "Nevskij Ekspres", 219-220, 221-222, 223-224, 243-244, 257-258 |
Rusio | Pskovo | 9-10 "Pskov", 97-98 |
Rusio | Murmansko | 15-16 "Arktika", 91-92, 211-212, 241-242 |
Rusio, Karelio | Petrozavodsk | 17-18 "Karelija" |
Finnlando | Helsinko | 31-32 "Lev Tolstoj" |
Estonio | Talino | 33-34 "Estonija" |
Rusio | Velikij Novgorod | 41-42 |
Apudurbaj elektrotrajnoj
[redakti | redakti fonton]Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas Zelenograd (Moskvo) kaj urboj Ĥimki, Solneĉnogorsk, Klin, Tverj, Konakovo.
Funkcias ankaŭ rapidaj elektrotrajnoj ĝis Tverj.
En kulturo
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komsomolskaja placo (Moskvo)
- Jaroslavla stacidomo (Moskvo)
- Kazana stacidomo (Moskvo)
- Oktjabrjskaja fervojo
- Publika transporto de Moskvo
- Leningrada linio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝaro de la stacio kun oficiala informo Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
|