Leonard L. Amburgey
Aspekto
Leonard L. Amburgey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1945 (80-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Ŝtata Universitato Fitchburg ![]() |
Okupo | |
Okupo | astronomo ![]() |
(10206) 1997PC2 | 7-a de aŭgusto 1997 |
(215188) 2000 NM | 2-a de julio 2000 |
Leonard L. AMBURGEY estas usona amatora astronomo kaj instruanto en publika lernejo.
La 2-a de julio 2000 li trovis la terrenkontan asteroidon (215188) 2000 NM per modesta teleskopo elde sia doma korto en Fitchburg, Masaĉuseco (nomita "Scott Observatory", IAU kodo 823).[1] Pro tio li fariĝis la kvara gajnanto de la Premio James Benson por Metodoj de Malkovro de Apud-Teraj Objektoj fare de Amatoroj.[2]
En 2005 li ricevis la Fitchburg State College Alumni Achievement Award de la Ŝtata Universitato de Fitchburg, kie li diplomiĝis en 1968 kaj 1973.
Laŭ Minor Planet Center li malkovris 2 asteroidojn[3] en 1997 kaj 2000.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Astrometric Instruments' Photo Gallery Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ The Benson Prize, el la paĝaro de Sky & Telescope Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)