Saltu al enhavo

Leonhard Reichartinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonhard Reichartinger
(m. 1396)
Bildo pri la Batalo de Nikopolo, kie Leonhard Reichartinger estis kaptita kaj mortigita.
Bildo pri la Batalo de Nikopolo, kie Leonhard Reichartinger estis kaptita kaj mortigita.
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01)
Morto 1396
en Nikopolo, Bulgario
Mortis per Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵokeo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leonhard Reichartinger (m. 1396) estis germana krucmilitisto kiu eble venis el la ĉirkaŭaĵo de Trostberg. Reichartinger partoprenis en unu el la lastaj grandaj krucmilitoj de la Mezepoko, la "Batalo de Nikopolo". La Nikopolisa Krucmilito estis ordonita fare de Sigismundo el Luksemburgio (1368-1437), Imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj Reĝo de Hungario kontraŭ la otomana sultano Bajezid la 1-a (1360-1403). Reichartinger estis mortigita en la batalo. Lia morto estas menciita en la raporto de Johannes Schiltberger pri la batalo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam Ruy González de Clavijo (m. 1412) vizitis la regnon de Timur nur dum la mallonga tempo, kiun li pasigis tie kiel atentema ambasadoro, Johannes Schiltberger vivis en la Proksima Oriento kaj Mezazio dum 30 jaroj, kiel militkaptito kaj sklavo soldato. Naskita en Bavario en 1380, Schiltberger akompanis la kavaliron Leonhard Reichartinger kiel sia varleto kiam li eniris la kampanjon kontraŭ la otomanoj.

La 25-an de septembro 1396, ilia armeo suferis decidan malvenkon ĉe Nikopolo, post kiam Johano la Sentima (1371-1419), la gvidanto de la Franc-Burgundaj kavaliroj, rifuzis akcepti la batalplanon de ĉefkomandanto reĝo Sigismondo de Hungario kaj senpripense ŝargis kontraŭ la vicoj de otomanoj, infanterio kaj pafarkistoj.

Tio malfermis interspacon inter liaj kavaliroj kaj la hungara infanterio kiun Bayezid rapide ekspluatis. Reichartinger estis mortigita kaj la 16-jaraĝa Schiltberger kaptita. La juneco de Schiltberger juneco savis lin de ekzekuto kun la aliaj 10,000 kaptitaj viroj, kaj li estis komisiita por servi unu el la filoj de Bayezid, unue kiel infanteriano kaj poste kiel kavaliro.

En 1398 li partoprenis en la kapto de la grandurbo de Sivas kaj tiam estis kaptita fare de la Timuridoj ĉe la Batalo de Ankaro[1]. Pli malfrue li metis la kulpon por la malvenko de Bayezid sur la perfidon de siaj Kipĉakaj aliancanoj." Schiltberger nun servis Timur, kaj post sia morto, sian filon Shah Ankh, frato de Miran Shah (1366-1408), fondinto de la Timurida Imperio.

Ĉi-lasta tiam ŝajne sendis soldatojn al Irano - Schiltberger inter ili - por helpi sian fraton Miran Shah kaj lian filon Abu Bakr en ilia lukto kun la turkmena Qara Yusuf el la Qara Qoyunlu konfederacio, kiu venkis ilin ĉe Naĥiĉevano en 1406. En 1408, tamen, Qara Yusuf venkis la Timuridojn denove kaj Miran Shah estis kaptita kaj senkapigita.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Batalo de Ankaro okazis la 20an de julio 1402 ĉe la Çubuk ebenaĵo proksime de Ankaro, inter la fortoj de la otomana sultano Bayezid la 1-a kaj la emiro de la Timurida Imperio, Timur. La batalo estis grava venko por Timuro, kaj ĝi kondukis al la otomana Interrego.
  2. The History of Central Asia