Leonotis leonurus
Leonotis leonurus | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Leonotis leonurus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Leonotis leonurus | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Leonotis leonurus, en iuj lingvoj ankaŭ nomate "leona vosto" aŭ "leona orelo" (ekzemple angle "Lion's Tail" aŭ "Lion's Ear", germane "Löwenohr"), estas specio de planto en la genro leonotis kaj la planta familio lamiacoj (al kio apartenas ankaŭ ekzemple mento). La planto hejmas precipe en suda Afriko.
Medicina uzo
[redakti | redakti fonton]La farmacia kompanio Newstar-Chem en sia retejo asertas [1] Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine, ke la planto estu medicine aplikebla interalie cele al reguligo de malregula menstruo, kontraŭ utera hemoragio kaj dismenoreo. Bestaj eksperimentoj laŭ tiu kompanio ankaŭ indikis ke plantaj preparaĵoj povus plibonigi la nutron de periferaj angiaj, kor-angiaj kaj koraj muskoloj, povus plibonigi la sangofluon kaj havu kontraŭ-tromban efikon.
La kutima preparmaniero estas rikolti kaj sekigi la foliojn, por sekve boligi tizanon el ili.
Plia eksperimenta besta studo sugestis ke la akvoza folia ekstrahaĵo de la planto posedu kontraŭdolorajn, kontraŭinflamajn kaj glikemio-malplialtigan efikon, laŭ kiu la eksperimentintoj konkludis ke tute kompreneblas la popol-medicina uzo de la planto en la kontrolo de iuj dolorigaj inflamaj malsanoj kaj ankaŭ de diabeto en iuj tradiciaj komunumoj de suda Afriko.[2].
La planto estas unu el pluraj deklaritaj herboj en la produktaĵo "Spico" origine vendita sub la pretendo esti incenso de pluraj herboj, sed fakte provizita per aldona sintetika narkotaĵo kaj uzita kiel moda drogo. La droga efiko do probable ne rilatas al la aldono de la planto al la miksaĵo, sed al la aldona sintetika narkotaĵo, kaj la deklaritaj herboj "ŝajnigu" sendanĝerecon de la produktaĵo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj el la retejo de la usona departamento pri agrikulturo (USDA)
- informoj el la retejo ars-grin.org (nacia programo pri genetikaj fontoj de USDA, angle) Arkivigite je 2009-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- informoj el aŭstralia datumbazo Arkivigite je 2009-02-12 per la retarkivo Wayback Machine