Saltu al enhavo

Les demoiselles de Rochefort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les demoiselles de Rochefort
filmo
Originala titolo Les Demoiselles de Rochefort
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1967, 8 mar. 1967, 11 apr. 1968
Ĝenro muzika filmo
Kameraado Ghislain Cloquet
Reĝisoro(j) Jacques Demy
Produktisto(j) Gilbert de Goldschmidt
Scenaro Jacques Demy
Loko de rakonto Rochefort
Muziko de Michel Legrand
Rolantoj Catherine Deneuve • Françoise Dorléac • George Chakiris • Jacques Perrin • Michel Piccoli • Gene Kelly • Danielle Darrieux • Grover Dale • Anne Germain • Christiane Legrand • Claude Parent • Claudine Meunier • Don Burke • Geneviève Thénier • Georges Blaness • Henri Crémieux • Jacques Revaux • Jacques Riberolles • Jean Stout • José Bartel • Romuald Figuier
IMDb
vdr

Les demoiselles de Rochefort (La junulinoj de Rochefort) estas franca muzikala filmo verkita kaj reĝisorita de Jacques Demy, publikigita en 1967, en kiu stelulas Catherine Deneuve kaj ŝia fratino Françoise Dorléac, en muzikala komecio komponita de Michel Legrand.

La fontano kaj baseneto de la placo, kerno de la intrigo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Delphine kaj Solange Garnier, du ĝemelinoj kiuj vivtenas sin instruante muzikon kaj dancon, foriras al Parizo por plibonigi siajn respektivajn karierojn kaj por serĉi la idealan viron. La lasta ŝemajfino kiun ili pasigas en Rochefort komplete ŝanĝas iliajn vivojn... kaj tiujn de preskaŭ la tuta loĝantaro je la alveno de abunda grupo de foiristoj kiuj instaliĝas en la ĉefa placo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Catherine Deneuve kiel Delphine en la filmo.
  • Catherine Deneuve: Delphine Garnier.
  • George Chakiris: Étienne.
  • Françoise Dorléac (kiel Françoise Dorleac): Solange Garnier.
  • Jacques Perrin: Maxence.
  • Michel Piccoli: Simon Dame.
  • Grover Dale: Bill.
  • Jacques Riberolles: Guillaume Lancien.
  • Geneviève Thénier (kiel Geneviève Thenier): Josette.
  • Henri Crémieux (kiel Henri Cremieux): Subtil Dutrouz.
  • Pamela Hart: Judith.
  • Leslie North: Esther.
  • Patrick Jeantet: Boubou.
  • Gene Kelly: Andy Miller.
  • Danielle Darrieux: Yvonne Garnier.
  • René Pascal: Pépé.
  • Dorothée Blanck: Preterirantino

Pri la filmo[redakti | redakti fonton]

  • Françoise Dorléac mortis en trafikakcidento nur tri monatojn post la premiero de la filmo.
  • Danielle Darrieux estas la nura aktorino de la filmo kiu ne estis dublita en la kantoj.
  • Agnès Varda, koramikino de Jacques Demy, filmis en 1993 la dosier-filmon Les Demoiselles ont eu 25 ans (La junulinoj iĝis 25-jaraĝaj) pri la farado de la filmo kaj la rezulto kiun ĝi lasis por la lokanoj de Rochefort.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]