Françoise Dorléac
Françoise Dorléac | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Françoise Paulette Louise Dorléac | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1942 en 17-a arondismento de Parizo, Francio | |
Morto | 26-an de junio 1967 (25-jaraĝa) en Villeneuve-Loubet, Alpes-Maritimes, Francio | |
Mortis pro | Akcidenta morto vd | |
Mortis per | Trafikakcidento vd | |
Tombo | Seine-Port vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Conservatoire national supérieur d'art dramatique vd | |
Familio | ||
Patro | Maurice Dorléac (en) vd | |
Patrino | Renée Simonot vd | |
Gefratoj | Catherine Deneuve, Sylvie Dorléac (mul) kaj Danielle Clariond (en) vd | |
Amkunulo | Guy Bedos vd | |
Parencoj | Chiara Mastroianni (fratino nevino) Christian Vadim (en) (nevo) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 1960–1967 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | That Man from Rio ❦ La peau douce ❦ Cul-de-sac ❦ Les demoiselles de Rochefort vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Françoise DORLÉAC (Parizo, 21a de marto 1942 - Villeneuve-Loubet, 26a de junio 1967) estis franca aktorino, filino de la geaktoroj Maurice Dorléac kaj Renée Simonot kaj fratino de la same aktorino Catherine Deneuve. En apenaŭ ok jaroj de kariero ŝi partoprenis en ĉirkaŭ dudeko da filmoj.
ŝi famiĝis internacie kiel la virina protagonisto en L'Homme de Rio (1964) protagonistigita de Jean-Paul Belmondo kaj reĝisorita de Philippe de Broca, al kio sekvis La peau douce (1964) reĝisorita de Francois Truffaut.
Dorleac aperis kiel la adulta edzino en la nigra komedio de Roman Polanski nome Cul-de-sac (1966) filmita en Granda Britio.
Kun Gene Kelly kaj sia fratino Catherine Deneuve, kiu jam estis tiam fama kinstelulino, en Les Demoiselles de Rochefort (1967) bunta omaĝo al muzikaloj de Holivudo. Ŝia fina rolo estis la virina protagonisto en Billion Dollar Brain (1967) kun Michael Caine, kiu ludis la rolon de la spiono Harry Palmer.
Dorléac estis borde de la internacia stelularo kiam mortis la 26an de junio 1967, estante nur 25-jaraĝa, en trafikakcidento. Kiam ŝi rapidiris al flughaveno por ekflugi ŝia aŭto kraŝis, renversiĝis kaj eksplodis incendie. Ŝi malsukcesis eliri el la aŭto, kaj oni identigis ŝian korpon nur pere de fragmento de ĉekaro, taglibro kaj ŝoforpermesilo.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1967: Billion-Dollar Brain de Ken Russell (Anya).
- 1966: Les Demoiselles de Rochefort de Jacques Demy (Solange Garnier).
- 1965: Passeport pour l'oubli de Val Guest.
- 1965: Genghis Khan de Henry Levin (Börte).
- 1965: Cul-de-sac de Roman Polanski (Teresa).
- 1964: La Ronde de Roger Vadim.
- 1964: La Chasse à l'homme de Édouard Molinaro (Sandra).
- 1964: La peau douce de François Truffaut (Nicole).
- 1964: L'Homme de Rio de Philippe de Broca (Agnès Villermosa).
- 1962: La Gamberge de Norbert Carbonnaux (Françoise).
- 1962: Arsène Lupin contre Arsène Lupin de Édouard Molinaro (Nathalie Cartier).
- 1961: Tout l'or du monde de René Clair.
- 1961: La Fille aux yeux d'or de Jean-Gabriel Albicocco (Katia).
- 1960: Les portes claquent de Michel Fermaud kaj Jacques Poitrenaud (Dominique).
- 1960: Ce soir ou jamais de Michel Deville (Danièle).
- 1959: Les Loups dans la bergerie de Hervé Bromberger (Madeleine).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Françoise Dorléac en la hispana Vikipedio.