Saltu al enhavo

Les Fantômes du chapelier (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Fantômes du chapelier
filmo
Originala titolo Les Fantômes du chapelier
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 29 okt. 1982, 1982
Ĝenro drama filmo, komedia filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Jean Rabier
Reĝisoro(j) Claude Chabrol
Scenaro Claude Chabrol
Filmita en Quimper
Muziko de Matthieu Chabrol
Rolantoj Michel Serrault • Charles Aznavour • François Cluzet • Mario David • Aurore Clément • Monique Chaumette • Robert Party • Bernard Dumaine • Isabelle Sadoyan • Jean Champion • Jean Leuvrais • Jean-Claude Bouillaud • Nathalie Homs • Victor Garrivier
Produktinta firmao Société française de production
IMDb
vdr

Les Fantômes du chapelier (La fantomoj de la ĉapelisto) estas franca filmo de Claude Chabrol aperinta en 1982.

Léon Labbé, burĝo de Concarneau, posedas ĉapel-vendejon vid-al-vide al la domo de Kachoudas, tajloro de armena deveno. Tiu ĉi postsekvas la ĉapeliston dum ties trairoj kaj fine ekkonscias, ke tiu estas la strangolanto de maljunaj virinoj, kiu agas en la regiono depost iom da tempo. Kachoudas rezignas denunci lin kaj ekmalsaniĝas. Labbé fine konfesas al li la kialon de siaj krimoj: li murdis sian edzinon kaj por kaŝi sian krimon, li devas elimini ĉiujn amikinojn de sia edzino, ĉar tiuj ĉi intencis viziti ŝin por ŝia venonta datreveno. Dum Labbé estas murdonta sian lastan viktimon, li ekscias, ke tiu ĉi mortis antaŭ 15 tagoj pro malsano. samtempe, Kachoudas mortas. Sed Labbé ankoraŭ estas pelata de siaj mortigaj pulsioj.

Teĥnikaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En 1947, Simenon verkis novelon titolitan Le petit tailleur et le chapelier (La eta tajloro kaj la ĉapelisto). Li reuzis saman temon la postan jaron, ŝanĝante la finon, kun titolo Bénis soient les humbles (Benataj estu la humilaj), kies angla traduko havigis al li premion de la monata magazino «Ellery Queen's Mystery Magazine». Romano, kiun li publikigis en 1949 kun titolo Les Fantômes du chapelier (La fantomoj de la ĉapelisto) prezentas trian disvolviĝon, kiun respektis Chabrol.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]