Saltu al enhavo

Les choses de la vie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les choses de la vie
filmo
Originala titolo Les Choses de la vie
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1970
Ĝenro drama filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Jean Boffety
Reĝisoro(j) Claude Sautet
Scenaro Claude Sautet • Jean-Loup Dabadie • Paul Guimard • Sandro Continenza
Filmita en Parizo
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Michel Piccoli • Romy Schneider • Lea Massari • Boby Lapointe • Betty Beckers • Christian Bertola • Claude Confortès • Dominique Zardi • Gabrielle Doulcet • Gérard Lartigau • Gérard Streiff • Henri Coutet • Henri Nassiet • Hervé Sand • Isabelle Sadoyan • Jacques Richard • Jean Bouise • Jean Gras • Jean-Pierre Zola • Lucien Frégis • Marcelle Arnold • Marie-Pierre Casey • Max Amyl • Pierre Londiche • Roger Crouzet • Clément Bairam
Produktinta firmao Fida Cinematografica
Honorigoj Louis Delluc Prize
IMDb
vdr

Les choses de la vie (La aferoj de la vivo) estas franc-ital-svisa drama filmo reĝisorita de Claude Sautet, kaj publikigta en 1970.

Temas pri adaptaĵo de samnoma romano Les choses de la vie de Paul Guimard publikigita en 1967.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Pierre (Michel Piccoli), arkitekto en siaj kvardekaj jaroj, estas viktimo de grava trafikakcidento: veturante rapide, li trafas brut-kamionon kiu ekhaltis en la mezo de intersekciĝo. Elĵetita de la veturilo kiu ekbrulas, vundita kaj en komato, ĉe la vojo, li memoras sian lastatempan pasintecon, aparte la du virinojn kiuj gravas en lia vivo: lia edzino Catherine (Lea Massari) de kiu li estas separita, kaj kun kiu li havis filon Bertrand (Gérard Lartigau), kaj Hélène (Romy Schneider), kun kiu lia amafera rilato estas ĉe turnopunkto.

Li revidas sian vivon en rapida sinsekvo kaj tiam rimarkas la gravecon de tiuj multaj etaj aferoj de ekzistado, nome "la aĵoj de vivo", tiuj ĝojoj kaj ĉi tiuj malĝojoj kiuj konsistigas la esencojn de tuta vivo. La sanstato de Pierre konsistigas la kadron de la filmo: sen ia konscio pri lia baldaŭa morto, kaj naive obsedita de lia "laceco", lia interna monologo konstante rondiras ĉirkaŭ la neceso ne lasi leteron kuŝantan ĉirkaŭe, kiu donus tute alian signifon al lia rilato kun aliaj. Tiu letero finfine ne atingas sian ricevanton: en la hospitalo, la lastaj havaĵoj de Pierre, inkluzive de la letero, estas donitaj al la edzino de Pierre. Komprenante pri ĝia enhavo, Catherine decidas ŝiri ĝin, tiel senscie plenumante la finfinan deziron de sia forpasinta edzo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Michel Piccoli : Pierre Bérard
  • Romy Schneider : Hélène Haltig
  • Lea Massari : Catherine Bérard
  • Jean Bouise : François
  • Gérard Lartigau : Bertrand Bérard
  • Boby Lapointe : le ŝoforo de la brut-kamiono
  • Hervé Sand : la kamionisto
  • Jacques Richard : la ambulanciisto
  • Betty Beckers : Annette, la vetpeturantino
  • Dominique Zardi : la vetpeturanto
  • Gabrielle Doulcet : Guitte
  • Roger Crouzet : le promociisto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]