Lesogorskij
Lesogorskij | |||
---|---|---|---|
urban-type settlement in Russia (en) ![]() urban-type settlement (en) ![]() eksa komunumo de Finnlando ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 188961 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 330 (1959) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 61° 5′ N, 28° 54′ O (mapo)61.09055555555628.905277777778Koordinatoj: 61° 5′ N, 28° 54′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Lesogorskij (ruse Лесого́рский, finne Jääski, svede Jäskis) estas urbo en la distrikto Viborgskij de Leningrada provinco, Rusio, sur la maldekstra bordo de la rivero Vuoksi, sur la Karelia istmo, proksime al la limo inter Rusio kaj Finnlando. La pejzaĝoj estas multflankaj. La plej grandaj lagoj en la komunumo estas Jääskijärvi, Mertjärvi kaj Pytäräjärvi.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/J%C3%A4%C3%A4ski_churchvillage_in_Karelia.jpg/220px-J%C3%A4%C3%A4ski_churchvillage_in_Karelia.jpg)
Kiam ĝi nomiĝis Jääski, svede Jäskis, ĝi estis komunumo de Finnlando plejparte en cedita areo. Jääski estis loko kun notinda agrikulturo. Tamen en la komunumo estis industria centro Enso. Ankaŭ ĝi devis esti cedita al Sovetunio. En 1938 Jääski havis 20,879 loĝantojn. La terareo estis 400,6 km². La plej konata homo el Jääski estis Riitta Uosukainen. Proksimume nur 15 % da la areo restis en Finnlando. Jääski estis sendependa komunumo plu mallonge postmilite, sed la komunumo estis nuligita en 1948, kiam estis fondita kampurbo Imatra, al kiu estis ligita plejo el en Finnlando restinta parto de Jääski.
- Evoluo de la loĝantaro
Jaro | Loĝantaro |
---|---|
1959 | 5330 |
1970 | 4938 |
1979 | 4798 |
1989 | 3744 |
2002 | 3004 |
2010 | 3273 |
Rimarko: datumoj el censoj