La blazono de 1996, surbaze de elementoj el antaŭaj blazonoj de 1930 kaj postaj jaroj, konsistas el ses sespintaj verdaj steloj (kompreneble ekzistas ne nur kvinpintaj verdaj steloj), kiuj simboligas la ses originajn komunumojn de la nuna loĝloko Leuna, la centra parto de la komunumo, krome centran kamentubon por simboligi la ĥemian fabrikon de 1916, origine precipe por produktado de amoniako, kiu dum jardekoj dominis la urbon, kaj sube videblas blanka (do heraldike "arĝenta") simboligita plugilo kiel simbolo de la ĝis la 20-a jarcento domina agrikulturo sur fono de verdaj brikoj, kies koloro aludas al la origina konceptigo de Leuna kiel ĝardenurbo.
La nombroj de loĝantoj estas de la 31-a de decembro 2008 rilate al la centra ekskomunumo Leuna, de la 30-a de junio 2017 rilate al la aliaj ekskomunumoj.