Levente Szörényi
Levente Szörényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1945 (79-jaraĝa) en Gmunden |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Szabolcs Szörényi |
Edz(in)o | Zsuzsa Kovács |
Infano | Örs Szörényi |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantotekstisto kantisto gitaristo scenaristo |
Levente SZÖRÉNYI [sorEnji], laŭ hungare kutima sinsekvo Szörényi Levente (Bálint) estas hungara ŝlagromuzikisto (kantisto, gitaristo kaj komponisto). Li estas fondinto de ŝlagrorkestro Fonográf. Lia filo estas Örs Szörényi, lia iama edzino estis Zsuzsa Kovács.
Levente Szörényi naskiĝis la 26-an de aprilo 1945 en Gmunden, en Aŭstrio.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Levente Szörényi vivis en Aŭstrio duonjaron, poste la tuta familio hejmenvenis al Budapeŝto. Parenco en Francio apogis ilin, Levente aĉetis gitaron el tiu mono. Komence li lernis pianludon, violonludon kaj kantadon, poste gitarludon, dume li frekventis gimnazion. En la fruaj 1960-aj jaroj startis la muzika kariero. Li aliĝis al bando Illés, kie li konatiĝis kun aliaj jam sukcesaj muzikistoj, inter ili kun Zsuzsa Koncz. La bando venkis en 1968 en konkurso de Hungara Televizio. En 1974 li fondis propran bandon Fonográf. Li apartenis al la plej famaj hungaraj ŝlagristoj, li ofte koncertadis, komponis (ankaŭ muzikon por filmoj), li kunlaboris ankaŭ kun Kati Kovács. En 1996 en koncerto li adiaŭis de la publiko, kiu tamen ne estis la lasta. Ekde 1994 li okupiĝas pri vinkulturo. Li havis edzinon, kiu naskis filon. Li ricevis premion Kossuth kune kun bando Illés en 2000, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- rokenrolaj oratorioj
- rokenrolaj operoj
- 24 muzikaĵoj por filmoj inter 1986-1975
Diskografio (elekto)
[redakti | redakti fonton]- kun orkestro Fonográf
- kiel solulo
- kune kun Kati Kovács, Márta Sebestyén, Zsuzsa Koncz, Andrea Rost