Lex Schwarzenberg
Lex Schwarzenberg estas neformala nomo de leĝo n-ro 143/1947 Sb., pri transgvido de proprumado de posedaĵo de hluboka branĉo de Schwarzenbergoj sur teritorio Ĉeĥa. En la ĉeĥoslovaka jura historio temas pri unika kazo celita kontraŭ ununura civitano de la ŝtato.
Estiĝo de la leĝo
[redakti | redakti fonton]La leĝon proponis la 22-an de februaro 1947 deputito de Konsituciodona Nacia Asembleo de respubliko Ĉeĥoslovaka por Ĉeĥoslovaka socialdemokratio Blažej Vilím kaj ĝi estis eldonita en Kolektaro de leĝoj la 13-an de aŭgusto 1947.[1]
Laŭ § 1 kolumno 2 de la apartenanta leĝo transiris ĉiu en Ĉeĥoslovakio troviĝanta nemovebla posedaĵo agrikultura, arbara, fiŝlaga, industria, komerca kaj vivtenada (kalkulante en tio ĉiuj konstruaĵoj kaj kasteloj kun ilia ekipaĵo, kun ĉiuj rajtoj kaj devligoj), plu viva kaj morta inventaro kun provizoj kaj finfine trafika kapitalo de Josef Adolf kníže el Schwarzenbergoj, Jan kníže el Schwarzenbergoj kaj d-ro Adolf Schwarzenberg al la 13-a de aŭgusto 1947 ex lege en lando Ĉeĥa, nome sen rekompenco. Sed al la proprumantoj devis esti, kiel kalkulis kun tio § 5 kolumno 2, de lando Ĉeĥa donita provizada emerito en alteco, kiun difinos la registaro.[1]
La suma areo de la transgvidata antaŭmilita posedaĵo faris 55 mil ha (antaŭ la parcela reformo post la unua mondmilito la posedaĵo de la familio dum tio atingis la areon 180 mil ha) kaj krom alia ĝi ensumigis burgon kaj kastelon Český Krumlov, kastelon Hluboká, kastelon Třeboň kaj Schwarzenbergan palacon en Prago.[2]
Schwarzenbergoj en la intermilita kaj milita tempo aktive prezentiĝis kontraŭ naziismo.[3] Adolf Schwarzenberg cetere kunfinancis konstruadon de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj kaj malavare li financis ekzilan ĉeĥoslovakan registaron de Beneš.[3] La kaŭzo de la postmilita konfisko do ne estis kunlaboro kun naziistoj, ĉar la posedaĵon de Adolf Schwarzenberg en Germanio, Aŭstrio kaj Protektorato Bohemio kaj Moravio jam en la jaro 1940 perforte prenis gestapo kaj por ĉiuj entreprenoj estis trudita deviga germana administrado. Adolf Schwarzenberg mem ekde la jaro 1939 restadis en ekzilo.
En la jaro 1945 la ĉeĥoslovakaj organoj trudis al la familia posedaĵo de Adolf Schwarzenberg devigan administradon. Tiel okazis surbaze de dekretoj de la prezidento de respubliko n-ro 12 el la 21-a de junio 1945 kaj n-ro 108 el la 25-a oktobro 1945, per kiu estis prenata nemovebla kaj agrikultura posedaĵo de personoj de la germana kaj la hungara naciecoj.
La rolon povis ludi ankaŭ grandega amplekso de posedaĵo kaj koncentrigo en la manoj de ununura posedanto.[4] La kaŭzo, kial la posedaĵo estis elproprumita kiel tutaĵo, kaj ne sole parte, estis ekzempla funkciado.[5] Apud la ŝtatigitaj entreprenoj, preparataj UAK kaj pluaj similaj, fare de maldekstrularo, precipe de komunistoj realigataj aktivecoj, estus onidira emineta funkciado de privata schwarzenberga ekonomia posedaĵo malagrabla konfrontiĝo.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dvořáček, Petr, "Lex Schwarzenberg", paĝoj 77–86.
- ↑ Blažková, Tereza, "Lex Schwarzenberg – historicko-právní pohled", paĝoj 15.
- ↑ 3,0 3,1 ČT24. Osobnosti na ČT 24 - Lex Schwarzenberg. 2009.
- ↑ Důvodová zpráva zákona převodu vlastnictví majetku hlubocké větve Schwarzenbergů na zemi Českou. 1947
- ↑ Důvodová zpráva zákona převodu vlastnictví majetku hlubocké větve Schwarzenbergů na zemi Českou.
- ↑ RAMEŠ, Václav, Proměny Schwarzenberského panství v Čechách, in: Schwarzenbergové v české a středoevropské kulturní historii, České Budějovice 2008, S. 31-33.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Zákon č. 143/1947 Sb. – formato PDF
- Návrh na vydání zákona o převodu vlastnictví majetku hlubocké větve Schwarzenbergů na zemi Českou (včetně důvodové zprávy)
- Stenoprotokol z 65. schůze Ústavodárného Národního shromáždění republiky Československé, 10. července 1947
- Případ Adolfa Schwarzenberga Arkivigite je 2015-02-19 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20150219195620)