Leymus arenarius
Aspekto
sabla elimo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Leymus arenarius.
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Leymus arenarius (L.) Hochst. 1848 | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Leymus arenarius, esperante sabla elimo estas specio de plantoj de la subfamilio de Pooideae. Malnovaj botanikistoj klasifikis sablan elimon al la familio de Elymus kaj la esperanta nomo ankoraŭ referencas al ci-tiu familio. Aŭ, pli ĝuste, estus nomi ĝin sabla lejmo[1].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas staŭda kaj formas bluagrizajn fortajn tufojn. Ĝi altas 60-200 cm. Gi havas longajn rizomojn. La tigo esta dika kaj glata[2]. Ĝi havas aŭriklojn kaj mallongan ligulon. Ĝiaj pinte finitantaj folioj longas ĝis 60 cm kaj larĝas 8-20m. Ĝia floraro estas spiko el densaj trifloraj (aŭ pli ĝis sesfloraj) spiketoj duopaj en la kavetoj de la akso.
-
Detalo de spiko (13h Beaune 28-a de majo 2012) oni vidas multajn stamenojn.
-
Detalo de spiko (15h Beaune 20-a de julio 2012) oni vidas ergotfungon.
-
Ergotfungo Beaune 20-a de julio 2013
-
Ergotfungo Beaune 20-a de julio 2013
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]La specio vivas precipe en borealaj ekoprovincoj .
Uzo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas uzata por fortigi dunojn aŭ kiel ornamplanto.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Leymus arenarius priskribo kaj uzoj Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Tela botanica : Leymus arenarius[rompita ligilo] france
- Planto de la semajno : elimo sabla Norda naturo fotoblogo en esperento