Saltu al enhavo

Leynar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leynar
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 108  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 62° 7′ N, 7° 2′ U (mapo)62.116666666667-7.0333333333333 [+]
Leynar (Ferooj)
Leynar (Ferooj)
DEC
Situo de Leynar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leynar [+]
vdr

Leynar (dane Lejnum; prononco [ˈlɛiːnaɹ]) estas vilaĝo en okcidento de Streymoy, Ferooj. Ĝi havis 113 loĝantojn la 1-an de januaro 2007. Ĝi apartenas al distrikto Kvívík.

Leynar havas malgrandan sablan strandon (Leynarsandur), kiu estas ŝatata banadejo de la loĝantoj okaze de ebla vetero. Tra la loko fluas la rojo Leynará kaj en la proksimo troviĝas la lago Leynavatn, kiu estas tre ŝatata inter la fiŝkaptistoj. Ĉe Leynar troviĝas la orienta fino de la Vágatunnilin.