Saltu al enhavo

Libro de Caín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libro de Caín
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Libro de Caín (Libro de Kaino) estas romano de la hispana verkisto Victoriano Crémer, publikigita en 1958 en Meksiko. Temas pri rekreaĵo de la mito de Kaino kaj Habelo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kaino estas bonulo kaj preferita de Mastro Dio kaj de lia filino María. Kaino amas senmezure sian fraton Habelo, bela kiel anĝelo. Habelo envias la gregaron de Kaino kaj sukcesas atingi promeson de sia patro Adamo ricevi ĝin. Maríia ŝajnigas ami Habelon por allogi Kainon. Por eviti la perdon de siaj ŝafoj kaj ke siaj ŝafoj perdu lin, Kaino memmortigas sin kun siaj ŝafoj. En la funebro Maria kisas la kadavron kaj ŝajnas ke Habelo preskaŭ perdortas ŝin (foje la agado estas nur sugestita). Mastro Dio punas Maria per geedzigo al Habelo kaj Adamon per redevno de la teroj.

Adamo, Eva, Habelo kaj Maria vagadas fuĝemaj. Eva malamas Maria, kiu forprenis ŝian filon Habelo kaj Maria malamas Habelon, ĉar ŝi amis Kainon. Ili iras al Noriega, la urbo, kie ili sentas sin fremduloj (estas la perdita paradizo). Estas striko en la ŝtonminejo en kiu laboras Adamo kaj Habelo, kiuj klopodas ŝteli en fruktoĝardeno. Bona pastro intervenas, ankaŭ favore de la popolo. Adamo estas malliberigita kaj Maria fuĝas ĉe la pastro Abel; Adamo sekvas ŝin, sed kiam li malliberiĝis, li troviĝas sola.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kvankam la agado foje estas nur sugestita, la priskriboj estas pli detalhavaj kaj lirikaj. La etoso estas rura kaj la drama scenejo montras la laboristan medion, eĉ propra de kvartalaĉoj, de la strato.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Libro de Caín en la hispana Vikipedio.