Saltu al enhavo

Liesl Geisler

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liesl GEISLER-SCHARFRETTER (fraŭline: Elisabeth Gabriela Unterwurzacher; naskiĝinta la 24-an de novembro 1905 en Krimml;[1], mortinta en 1985) estis aŭstra gastejestrino ĉe Krimmler Tauernhaus kaj fuĝhelpantino.

En somero 1947 Geisler helpis 5000 eosteŭropajn judojn fuĝi en projektoj de la organizo Briĥa, por veni tra Italujo al Mandata Palestino. Disde la tendaro Givat Avoda (t.e. Wallner-kazerno en Saalfelden) la fuĝemuloj grupe kun po 200-300 personoj estis sendataj tra Krimml kaj laŭlonge de la akvofaloj de Krimml kaj supren tra Achen-valo ĝis la ĉelandlima kabano Krimmler Tauernhaus situanta en alteco de 2600 metroj. Post ripozumado ili kontinuigu ironte alvale la fuĝon al Italujo. Ĉeforganizanto estis Viktor Knopf, gimnastika instruisto el Silezio kiu pasigis ses jarojn da punlaboro en germanaj koncentrejoj.

Geisler mem faris notojn (sen preciza surpaperigdato) pri tio priskribante la kabanteamajn agadojn tage kaj nokte kaj la korpan kaj mensan staton de la prizorgotaj personoj: Dann kam 1947. Die Judenwanderung über den Tauern. Täglich oft 200 bis 300 kamen, haben halt wieder in der Waschküche gekocht und aufgewärmt. Es waren arme Menschen dabei, sie hatten nicht einmal einen Rucksack, da waren kleine Kinder, die hatten sie in einer Schachtel am Rücken, das Haus war oft voll. In der Nacht habe ich noch Mehlpapperl für die armen Kinder gekocht, in der Nacht kamen auch Gruppen.[2]

honora dokumento fare de Jewish Agency for Israel

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. baptoregistro
  2. Citite laŭ: Harald Waitzbauer: "Über die Berge – dem Gelobten Land entgegen", p. 7 - (PDF; traduko: Venis la 1947-a jaro kaj fuĝo de judoj trans Tauern-montaro. Ĉiutage inter 200 kaj 300 personoj kaj ni denove ekkuiris kele kaj revarmigis la manĝaĵojn. Kelkaj malriĉaj eĉ ne havis dorsosakon. Infanoj liaj portis ili dorse, en skatolo. Ne rare la tuta kabano estis plenplena kaj nokte mi faris specialajn farun-manĝaĵojn por la beboj kaj eĉ nokte alvenis freŝaj fuĝemuloj.)
  3. Thomas Neuhold: "Israel ehrt Fluchthelferin" - ĉe: Der Standard, 3.7.2009