Liliana sturnelo
Liliana sturnelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Liliana sturnelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sturnella lilianae (Oberholser, 1930) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
NR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Liliana sturnelo (Sturnella lilianae) estas paserina birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Sturneloj, kiu enhavas speciojn kies maskloj havas nigran aŭ brunan dorson kaj tre etendajn ruĝajn (5 specioj) aŭ flavajn subajn partojn en la kazo de la Orienta sturnelo, la Okcidenta sturnelo kaj la Liliana sturnelo.
Ĝi troviĝas en Meksiko kaj sudokcidenta Usono. Ĝi estas traktata kiel subspecio de la Orienta sturnelo fare de la American Ornithologists' Union.
Plenkreskuloj havas flavajn subajn partojn sed ne tiom etendajn kiam ĉe la proksimaj parencoj nome la Orienta sturnelo kaj la Okcidenta sturnelo, kun nigra marko kun formo de "V" en brusto, kaj blankaj flankoj kun nigra strieco. La supraj partoj estas ĉefe brunecaj kun nigra strieco. Ili havas pintakran bekon; la kapo estas strieca je helbruna kaj nigra montrante malhelan traokulan strion kaj blankan superokulan strion (flave je la komenco), kiel aliaj samgenranoj kiaj la Blankabrova sturnelo al la Longavosta sturnelo kun kiu ne konfuzeblas ĉar ĉiuj tiuj havas brilruĝajn subajn partojn kaj tute ne flavajn. Krom ne tiom etendaj flavaj subaj partoj, alia distingilo estas blankaj eksteraj vostoplumoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2010. Sturnella magna[rompita ligilo]. 2009 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 2an de julio 2010.
|