Lilly Steinschneider
Lilly Steinschneider | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de januaro 1891 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de marto 1975 (84-jaraĝa) en Nico |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Johannes Coudenhove-Kalergi ![]() |
Okupo | |
Okupo | piloto ![]() |
Lilly STEINSCHNEIDER [lili stejnŝnejder], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Steinschneider-Wenckheim Helene Lilly (naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Budapeŝto, mortis la 28-an de marto 1975 en Ĝenevo) estis la unua hungara virina piloto. Ŝia registrita persona nomo estis Ilka, ŝia edzo estis grafo Johannes Coudenhove-Kalergi (frato de Richard Coudenhove-Kalergi).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lilly Steinschneider devenis el riĉa juda familio. Ŝi vidis flugmaŝinan prezentadon en 1910, poste ŝi volis esti piloto. Post 2 jaroj ŝi jam estis pasaĝero en flugmaŝino, en la sama jaro ŝi frekventis pilotan kurson kaj ŝi ricevis pri tio diplomon. Ŝi ofte flugis (en Vieno kiel aŭstro), sed ŝia pilota kariero finiĝis kaj pro la edziniĝo, kaj pro la 1-a mondmilito. Ŝi naskis filinon en Prago en 1927. Pro la nazioj en 1939 ŝi translokiĝis al Romo, kie ŝi vivis jam sola. En 1960 ŝi eksedziniĝis en Francio.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2013-01-14 per la retarkivo Wayback Machine
- franclingva biografio