Linacoj
Aspekto
(Alidirektita el Linaceae)
Linacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
lino Linum L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La linacoj[2] (latine Linaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo malpigialoj (Malpighiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn kaj pli ol 200 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas lino[2], kiu estas la plej ampleksa genro el la familio, kun ĉirkaŭ 140 specioj.
Tiuj herboj estas ĉefe herbecaj aŭ malofte lignecaj: grandaj arboj de tropikaj klimatoj. La simplaj tutaj folioj preskaŭ ĉiuj estas alternaj, iufoje kun stipuloj.
Floroformulo K5C5A5-ooG(5)
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (29 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
- Linaceae DC. ex Perleb - linacoj
- Anisadenia Wall. ex C. F. W. Meissn. - anizadenio
- Cliococca Bab. - kliokoko
- Durandea Planch. - durandeo*
- Hebepetalum Benth. - hebepetalo
- Hesperolinon (A. Gray) Small - hesperolino
- Hugonia L. - hugonio
- Indorouchera Hallier f. - indoruĉero
- Linum L. - lino[2]
- Mesyniopsis W.A. Weber - meziniopso
- Mesynium Raf. - mezinio*
- Philbornea Hallier f. - filborneo
- Radiola Hill - radiolo
- Reinwardtia Dumort. - rejnvartio
- Roucheria Planch. - ruĉerio
- Sclerolinon C.M. Rogers - sklerolino
- Tirpitzia Hallier f. - tirpicio
- Linaceae DC. ex Perleb - linacoj
- Malpighiales Juss. ex Bercht. & J.Presl - malpigialoj
- *Genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.