Linci
Aspekto
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Linci, ukraine Лінці, hungare Unggesztenyés [ungestenjEŝ] estas malgranda ne memstara vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo en municipo Kibljari.
- 48° 37′ 17″ N 22° 32′ 59″ O / 48.62139 °N, 22.54972 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 37′ 17″ N 22° 32′ 59″ O / 48.62139 °N, 22.54972 °O (mapo)
- Areo: 0.9 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 780
- Poŝtkodo: 89450
- Telefonprefikso:
Situo
[redakti | redakti fonton]Linci situas sur ebenaĵo sub deklivoj ĉe kunfluejo de 2 rojoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis en 1428 en formoj "Ignecz", "Ighlynox" kaj "Inglencz". Ĝis Traktato de Trianon Unggesztenyés apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto Szerednye, poste al Ĉeĥoslovakio. Dum la 2-a mondmilito Hungario okupis ankaŭ tiun ĉi vilaĝon kaj organizis aŭtonomion de rutenoj. Ekde 1945 Linci apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.