Lindenberg en Algovio - germaneLindenberg im Allgäu - estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Lindau kaj en la
distriktaro Ŝvabio de la federacia landoBavario. La nomo jam indikas, ke la loĝloko apartenas al la historia regiono Algovio. La montoj de la Algoviaj Alpoj ĉie en Lindenberg imprese videblas ĉe la horizonto, kvankam la urbo mem jam ne apartenas al la Alpoj, sed al antaŭalpa montetaro. Fine de decembro 2022 la urbo havis 11 739 loĝantojn. De la urba limo al la limo kun Aŭstrio estas malpli ol 4 kilometroj.