Lindsay Davenport
Aspekto
Lindsay Davenport | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lindsay Ann Davenport |
Naskiĝo | 8-an de junio 1976 (48-jaraĝa) en Palos Verdes Peninsula |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Laguna Beach • kantono Los-Anĝeleso |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Chadwick School (en) Murrieta Valley High School (en) |
Familio | |
Patro | Wink Davenport (en) |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (1993–2010) |
Lindsay Davenport estas usona tenisistino. Ŝi naskiĝis la 8-an de junio 1976 en Palos Verdes, Kalifornio, do nun estas 48-jara. Ekde la jaro 1993 ŝi estas tenisa profesiulo. Ŝi gajnis la oran medalon pri teniso en la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta, kaj trifoje unuope gajnis turniron de la Granda Ŝlemo)-serio (US Open 1998, Wimbledon 1999 kaj Australian Open 2000). Krome interalie ŝi en 2004 kune kun la samlanda tenisisto James Blake gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.